Abraham Gotthelf Kästner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Gotthelf Kästner
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1719 (1719-09-27)
en Leipzig
Morto 20-an de junio 1800 (1800-06-20) (80-jaraĝa)
en Göttingen
Tombo Bartholomäusfriedhof, Göttingen vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo matematikisto • historiisto pri matematiko • universitata instruisto • poeto-juristo • fizikistoastronomoverkisto vd
Laborkampo matematiko vd
Aktiva en LeipzigGöttingen vd
Doktoreca konsilisto Christian August Hausen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abraham Gotthelf KÄSTNER estis germana matematikisto, epigramisto kaj unu el la plej gravaj figuroj en la historio de la sciencoj. Li estis profesoro pri matematiko en la Universitato de Göttingen, tie kie inter siaj lernantoj troviĝis Carl Friedrich Gauss (1777-1855), Johann Tobias Mayer (1752-1830) kaj Johann Friedrich Pfaff (1765-1825).

La kontribuaĵoj de Kästner por la sciencoj estas multnombraj, sed plejeble la plej grava estis lia fundamenta verko pri la disvolvo de tio kion lia lernanto Gauss pli malfrue vokus je "Anti-Eŭklidana" geometrio. Laŭ la historiistoj, Kästner rifuzis la aserton de Aristotelo ke la tuta kono devas konserviĝi ene de kunaĵo de aksiomoj, postulaĵoj kaj difinoj anticipe konataj, tiel kiel en la kazo de la Eŭklida geometrio.

Kästner estis konata dum sia profesia vivo pro tio ke li verkis lernolibrojn kaj kompiladis enciklopediojn anstataŭ ol kreado de originalaj esploroj. Georg Christoph Lichtenberg (1742-1799), kiu estis unu el liaj doktorigaj studentoj, tre multe lin admiris. Li ankaŭ estis konata pro siaj epigramaj poemoj. Kratero Kästner en la luno estas nomata omaĝe al li.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro, Abraham Kästner, estis jurprofesoro kaj li intense sin dediĉis al la edukado de sia sola filo, kiu, pro liaj eksterordinaraj talentoj, enmatrikuliĝis en la jurlernejo, en Lepsiko, kiam li estis nure 12-jara. Kiam li estis 14-jara, Kästner iĝis notario (1733). En 1737, li ricevis sian diplomon de Majstreco pri Juro. Tamen, li havis interesojn en aliaj kampoj. Tiele, li sin dediĉis unue en la studojn pri matematiko [principe kun Gottfried Hensius (1709-1769) kaj pli malfrue kun Christian August Hausen (1693-1743)] kaj ankaŭ li interesiĝis pri metafiziko, fiziko, kemio, botaniko, medicino kaj historio. Li regule vizitadis la lecionojn de Johann Christoph Gottsched (1700-1766) pri poezio kaj retoriko kaj li estis membro de la interna cirklo de Gottsched. Pro tio, li kunlaboris kun la verko "Amuzoj de la menso kaj de la ŝerco".[1] En 1739, Kästner ricevis sian doktorecon pri matematiko kun disertacio pri "La teorio de la radikoj en la ekvacioj".[2] Post gradiĝi, li regule frekventadis lecionojn pri logiko, filozofio, matematiko kaj fiziko (kelfoje pri la teorioj de Neŭtono, kiujn li diskutis en pluraj publikaĵoj. En 1746, Kästner iĝis asocia profesoro pri matematiko. Dum tiuj jaroj, li pasis multe el sia tempo laborante kiel tradukisto (ĉefe elde la franca, angla, sveda kaj nederlanda lingvoj) kaj kiel eldonisto (ĝis 1747 li estis publikinta erudician periodaĵon sub la titolo "Hamburgisches Magazin". En 1751, lia "Disertacio pri la devoj kiuj rezultas en la konfido ke la hazardaj okazaĵoj dependas de la Dia volo"[3] ricevis la unuan premion en eseo-konkurso patronigita de la Akademio de Sciencoj de Berlino. Kästner estis ankaŭ aktiva verkisto kaj poeto. En la 1740-aj kaj 1750-aj jaroj, li fokusiĝis en la verkado de didaktikaj poezioj, odoj, fabeloj kaj elegioj.

Liaj satiraj epigramoj kaj liaj mallongprozaj komponaĵoj, estis speciale bonakceptitaj, kaj li plu skribis tiujn komponaĵojn dum sia tuta vivo. Tiam, li publikigis siajn beletrajn klopodojn en du-voluma eldono sub la titolo de "Vermische Schriften" ("Miksitaj komponaĵoj", 1755 kaj 1772). Ĉi-komponaĵoj pli malfrue aperis en serio da kolektoj, kelkfoje eĉ sen lia permeso. En 1756, li ricevis proponon por instrui matematikon kaj fizikon en la Universitato de Göttingen. Post du jaroj, la unua volumo de lia plej granda kaj plej grava laboro aperis, la "Metamtikaj principoj"[4], iu germana lernolibro sub la formo de volfana traktaĵo kiu projektiĝis por kovri la tutan kampon de la matematiko. La naŭ volumoj de la kvara parto estis publikita inter 1758 kaj 1791. Ili pasis tra sennombraj eldonoj kaj estis distribuitaj al diversaj universitatoj. Kästner fulme iĝis unu el la plej konataj matematikistoj en Germanio. Krome, li estis direktoro de la Germana Societo en Göttingen, direktoro de la observatorio, sekretario de la Societo de la Sciencoj kaj de la kortega konsilaro. Li publikigis sennombrajn eseojn en vasta gamo da kampoj de la natursciencoj kaj literaturo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

"Pri la vestaĵoj de la matematiko kaj fiziko por la religio", verko eldonita en 1752

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]