János Egri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Egri
János Egri
János Egri
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1966 (1966-02-07) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

János Egri [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egri János estas hungara ĵazmuzikisto (kontrabasisto, gitaristo).

János Egri[1] naskiĝis la 7-an de februaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Egri devenis el muzikista familio. Li komence havis lecionojn pri violono, ekde la aĝo de 14 jaroj pri baso. Ekde la aĝo de 17 li aperis en pluraj scenejoj, ekde la sekva jaro li ludis ĵazon. En 1990 li formis la ĵazan triopon, ili gajnis la unuan premion en internacia ĵazkonkurso en Belgio, poste en Francio kaj Italio en 1995. En la sekva jaro li fondis propran ĵazorkestron. Li laboris jam kun hungaraj muzikistoj kiel Ferenc Snétberger, aŭ Béla Szakcsi Lakatos, eĉ kun eksterlanadanoj Frank Zappa, Tony Scott, Joe Lovano, Pat Metheny, Jack DeJohnette, Lee Konitz. Foje-foje li muzikadas ankaŭ en ŝlagrorkestroj, kiel gitaristo. Li ricevis premion en 2009. Filo de Egri jam estas ĵazkantisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]