István Kónya (liutisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Kónya
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1962 (1962-04-15) (62-jaraĝa)
en Nagykanizsa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Berzsenyi Daniel College • Muzikakademio Franz Liszt • Reĝa Konservatorio ĉe Hago
Okupo
Okupo liutisto
TTT
Retejo http://www.lant.hu/
vdr

István Kónya, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya István estis hungara liutisto (la unua hungaro, kiu havas tian diplomon), altlerneja instruisto.

István Kónya[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1962 en Nagykanizsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kónya maturiĝis en 1980 en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon pri historio kaj muziko en Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi (Szombathely) en 1985. Li poste studis klasikan gitaron en filio de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Debrecen, inter 1984-1989 li instruis en muziklernejo de Szombathely. Samtempe li estis membro en orkestro, kiu specialiĝis pri la malnova muziko. Li ekŝatis la liuton. De 1989 ĝis 1994 li studis en la Reĝa Konservatorio en Hago, lia majstro estis en:Toyohiko Satoh. Kónya akiris liutistan diplomon en 1994, post 2 jaroj ankaŭ pri ĉambra muziko, krome li frekventis majstrajn kursojn. Ekde 1993 li instruas liutadon en sia naskiĝlando (ekster lernejoj, ĉar la liuto ne estas oficiale akceptata), krome li koncertas enlande kaj eksterlande.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Európai lanttörténet (2014)
  • Reneszánszlant metodika (2014)
  • Reneszánszlant antológia (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-30. Alirita 2019-07-30.