Karl Elbs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Elbs
Germana kemiisto kiu disvolvis la procezon por sintezado de la antraceno kaj de la persulfata oksidado de fenoloj.
Germana kemiisto kiu disvolvis la procezon por sintezado de la antraceno kaj de la persulfata oksidado de fenoloj.
Persona informo
Karl Elbs
Naskiĝo 13-a de septembro 1858
en Alt-Breisach, Badeno (Germanio)
Morto 1-an de januaro 1933 (1933-01-01)
en Gießen, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frajburgo
Universitato Justus Liebig de Gießen
Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Joseph Xaver ELBS (1858-1933) estis germana kemiisto kaj profesoro pri Organika kaj Fizika Kemio en la Universitato de Giessen kaj profesoro de Franz Fischer (1877-1947). Li kreis metodon je produktado de antracenoj per cikliga pirolizo de benzofenonoj.[1] Li estas konsiderata unu el la fondintoj de la kvanta elektrokemio kune kun aliaj gravaj sciencistoj, nome Walther Löb (1872-1916), Julius Tafel (1862-1918) kaj Fritz Haber.

Eble Karl Elbs ne sidas en la unua rango el la ĉiuepokaj kemiistoj, sed li sidas inter tiuj kiuj estis en la pinaklo de sia profesio en lia epoko. Lia vivo ilustras la aspekton pri tio kion oni supozas esti unu el la plej bonaj konkeroj de la homa vivo, ne estas ĝustadire tio kio restas.[2] En sia tuta vivo, Elbs verkis pli ol 80 dokumentoj pri novaj sintezoj de organikaj substancoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li ricevis sian doktorecan diplomon en la "Universitato de Frajburgo", en 1880, sub gvidado de Adolf Karl Ludwig Claus (1838-1900), la malkovrinto de la "fenazino". En 1887 li ricevis sian kapabligon (en Frajburgo) per tezo pri la "kloropikrino" kaj en 1894 li estis nomumita titulara profesoro pri kemio en la "Universitato de Giessen", kie li aktivis kiel direktoro de la fiziko-kemia laboratorio. Kiel fiziko-kemiisto li turnis sin al elektrokemio kaj plej sukcese plenumis kelkajn eksperimentojn.

La celo de liaj esploroj estis klarigi la procezojn pri konstituado kaj reakcio krom la sintezo de novaj substancoj. Elbs laboris sur la elektrokemia reduktado de aromataj nitrokomponaĵoj, la anoda oksidado de azo-komponaĵoj, kaj sur la alifataj alkoholoj kiuj ricevis grandan sciencan kaj praktikan gravecon.

Kune kun Otto Schönherr (1861-1926), en la kampo de la neorganika kemio, Elbs disvolvis studojn pri la oksidado de la persulfata acido, ĝia reprezentado kaj analiza determinado. El tie li estis kondukata al la demandoj pri la akumulatoroj, kie li portis la klarigon pri la kemiaj procezoj en la plumbo-acida bakterio, jodigo de aromataj kombinaĵoj, krom la malkovro de la plumba (IV) sulfato, kune kun Franz Fischer.

Kemia strukturo de la kloropikrino, kiun Elbs defendis universitatan tezon.

Reakcio de Elbs[redakti | redakti fonton]

  • La Reakcio de Elbs estas organika reakcio por produktado de poliaromataĵoj per pirolizo (aŭ senhidratigo) de o-metilaj benzononoj. Tamen, Elbs ne korekte priskribis ĉi-reakcion pro la tiama konadomanko rilate al la strukturo de la naftaleno:

Reakcio de Elbs

Persulfata oksidado de Elbs[redakti | redakti fonton]

  • Kreita en 1893, la persulfata oksidado de Elbs estas organika reakcio de fenoloj en ĉeesto de kalia persulfato produktante para-dufenolojn. Kiel ekzemplo de la osidado de Elbs oni povas mencii la produktadon de la o-nitrokinono ekde la o-nitro-fenolo:

o-nitro-fenoloo-nitro-hidrokinono

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]