Benzofenono
Benzofenono | |||
![]() | |||
Plata kemia strukturo de la Benzofenono | |||
![]() | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Benzofenono | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | C13H10O2
| ||
CAS-numero-kodo | 119-61-9 | ||
ChemSpider kodo | 2991 | ||
PubChem-kodo | 3102 | ||
Merck Index | 15,1100 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ flaveca solidaĵo kun milda odoro | ||
Molmaso | 182,222 g·mol-1 | ||
Denseco | 1,1108g cm−3 | ||
Fandpunkto | 48,5 °C | ||
Bolpunkto | 305,4 °C | ||
Ekflama temperaturo | 150 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0,14 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 84 mg/kg (buŝe)[1] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R50 R53 | ||
Sekureco | S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H373, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P273, P314, P391, P501[2] | ||
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa) |
Benzofenono aŭ C13H10O2estas organika kombinaĵo apartenanta al la ketona funkcia grupo, blanka aŭ flaveca solidaĵo kun karakteriza odoro, nesolvebla en akvo sed solvebla en organikaj solvantoj kaj uzata kiel reakcianto en kemiaj sintezoj. Benzofenono estas fotoiniciata substanco uzata en sekigaj procezoj tiaj kiaj inkoj, bildo-kreadaj rimedoj, kaj purigo de surfacoj en la presindustrio. Benzofenono preventas ke ultraviola lumo damaĝu odoraĵojn kaj koloraĵojn en produktoj kiel parfumoj kaj sapoj.
Benzofenono povas aldoniĝi al plastaj pakaĵoj kiel ultra-viola blokaĵo por preventi foto-degradiĝon de plastaj polimeroj aŭ iliaj enhavoj. Ĝia uzado permesas al manufakturantoj ke ili enpaku la produktojn en travideblaj vitroj aŭ plastaĵoj (tiel kiel PETE-aj akvoboteloj. Sen ĝi, opakaj aŭ malhelaj pakaĵoj estus necesa.
En biologiaj aplikoj, benzofenonoj estas vaste uzataj kiel fotofizikaj sondiloj en la identigado kaj mapado de peptido-proteinaj interagoj.
Sintezoj[redakti | redakti fonton]
Sintezo 1[redakti | redakti fonton]
- Preparado per oksidado de dufenil-metano (CAS-numero 101-81-5) en la atmosfero:
Sintezo 2[redakti | redakti fonton]
- Kataliza interagado de benzeno kun benzoila klorido CAS-numero 98-88-4[3] en ĉeesto aluminia klorido:[4][5]
Sintezo 3[redakti | redakti fonton]
- Preparado per senkarboksiligo (-COOH) de la o-benzoil-benzoata acido (CAS-numero 85-52-9):[6]
Reakcioj[redakti | redakti fonton]
Reakcio 1[redakti | redakti fonton]
- Benzofenono uzatas en la preparado de binzopinakolo (CAS-numero 464-72-2) en ĉeesto de ultraviola lumo kaj acetata acido[7] aŭ izopropanolo[8]:
Reakcio 2[redakti | redakti fonton]
- Reduktiĝo de benzofenono al dufenil-metano (CAS-numero 101-81-5) okazas en ĉeesto de fosfino (CAS-numero 7803-51-2):
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- MSDS Sigma Aldrich Arkivigite je 2021-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Organic chemistry Arkivigite je 2018-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Bioconjugate Techniques
- Szycher's Handbook of Polyurethanes
- Handbook of Preservatives
- Merck Millipore
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Handbook of Preservatives
- ↑ Pubchem
- ↑ Klorido de benzoilo estiĝas per interagado de benzoata acido kaj klorido de tionilo aŭ SOCl2
- ↑ Competition Science Vision
- ↑ Comprehensive Guide to VITEEE Online Test with 3 Online Tests
- ↑ PrepChem
- ↑ PrepChem
- ↑ Macroscale and Microscale Organic Experiments