Terrotacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Animacio kiu montras la rotacion de la Tero.

La rotacio de la Tero estas unu el la movoj de la Tero kiu konsistas en la turniro ĉirkaŭ ties propra akso. La Tero turniras el okcidento al oriento, same kiel la cetero de planedoj de la Suna Sistemo (kun la escepto de Venuso). Konsiderante la punton de la norda poluso kiel vidpunkto, la Tero turniras laŭ kontraŭkorloĝa direkto. Kompleta turniĝo rilate al fiksa stelo daŭras 23 horojn, 56 minutojn kaj 4 sekundojn. Tiu movo evidentiĝas pere de la pendolo de Foucault kies konsiderinda amaso pendas el punkto je granda alto por sendependigi sian movon disde la propra movado de terrotacio, tio estas, de la planko, kvankam oni ne povas sendependigi absolute de la movado de la punkto de la tegmento el kiu ĝi pendas.

La linia rapideco de rotacio de la Tero estas de 1600 km/h aŭ 465,1013 m/s ĉe ekvatoro, kaj tiu valoro malpliiĝas kiam oni alproksimiĝas al unu el la polusoj kie la valoro estas nulo. Laŭlonge de milionoj da jaroj la rotacio ege bremsiĝis pro gravita interagado kun la Luno. Tamen, kelkaj okazaĵoj grandproporciaj, kiel la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 akcelis la rotacion je tri mikrosekundoj.[1] La postglacia alĝustiĝo, survoje ekde la lasta glaciepoko, ŝanĝas la distribuon de la teramaso kaj sekve modifas la inercimomanton kaj, pro la leĝo de konservado de la angula movokvanto, ŝanĝas ankaŭ la rotacian periodon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Sumatran earthquake sped up Earth's rotation.» 30a de decembro 2004. Nature.
  2. Wu, P.; W. R. Peltier (1984). «Pleistocene deglaciation and the earth's rotation: a new analysis». Geophysical Journal of the Royal Astronomical Society 76: 753-792.