Max-Josef-Metzger-placo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max-Josef-Metzger-placo
placoparko [+]

Koordinatoj52° 32′ 40″ N, 13° 21′ 50″ O (mapo)52.54444444444413.363888888889Koordinatoj: 52° 32′ 40″ N, 13° 21′ 50″ O (mapo)
Poŝtkodo13347 [+]

Max-Josef-Metzger-placo (Berlino)
Max-Josef-Metzger-placo (Berlino)
DEC
Max-Josef-Metzger-placo
Max-Josef-Metzger-placo
Map
Max-Josef-Metzger-placo
Vikimedia Komunejo:  Max-Josef-Metzger-Platz (Berlin-Wedding) [+]
vdr
Max Josef Metzger-Platz
Placo Max Josef Metzger

Max-Josef-Metzger-placo (germane Maks Josef Mecger) estas urba placo kun karaktero de parko en la kvartalo Wedding, distrikto Mitte (Mezo) de Berlino. La triangula placo estiĝis en la jaro 1862 laŭ planoj de la urbkonstrua konsilanto James Hobrecht[1] kaj hodiaŭ estas limigita okcidente de Müllerstraße, norde de Gerichtstraße kaj oriente per firma vojo de Müllerstraße al Gerichtstraße.

Ekde la 21-a de aprilo 1994 ĝi nomiĝas laŭ la katolika pastro kaj esperantisto Max Josef Metzger (1887–1944).

Post novkonstruado de la placo de 2017 ĝis 2019 ĝi disponas pri diversaj sportaj instalaĵoj. Sur kurvojo ĉirkaŭ la placo estas legeblaj kelkaj instigoj al sportaj ekzercoj germane kaj Esperante por memorigi pri la Esperanto-agado de Metzger.

Historio[redakti | redakti fonton]

Memorŝtono pri la mortigo de Metzger fare de la nazioj (en Augsburg)

Sur tereno inter la ligaj vojoj al Tegel (Müllerstraße) kaj Reinickendorf (Reinickendorfer Straße) kaj kampa vojo, la hodiaŭa Gerichtsstraße, situis en la 19-a jarcento ankoraŭ ne interrompita agra areo, kie ankaŭ validis la malgranda reĝa ĉasjuro (leporoj, vulpoj, kapreoloj, perdrikoj). Krome sur la monteta tereno staris tri ventmuelejoj, kiuj donis al la Müllerstraße (muelista strato) la nomon. Ekde 1822 la areo estis agrikulture utiligita.

Per la Hobrecht-plano de 1862 sur la kampara tereno estis planita tipa berlina dombloka konstruado. De la antaŭe agrikulture uzita areo sen konstruaĵoj nur konserviĝis la hodiaŭa triangula placo (Labornomo: Placo C, Fako X/1) kaj Weddingplaco.

La ampleksiĝanta konstruado en Wedding kondukis al pli kaj pli forta ruinigo sur la tereno de la ankoraŭ agrikulture uzita placo. Speciale ne eblis malhelpi per dornheĝoj, bretaj bariloj, akvofosaĵoj kaj teraj altajoj la lernantojn de la proksima lernejo, ŝteli la rikolton.[1]

En jaro 1875 la Magistrato aĉetis la areon. Parto de ĝi pro la pli profunda pozicio nur servis kiel baseno por la kolektiĝanta malpura akvo. Tial polico pro higienaj kaj estetikaj kaŭzoj proponis, instali verdaĵon.

La ĝardenkonstrua direktoro Gustav Meyer estis komisiita, aranĝi la areon kiel ornama placo. Ĉar la pretigita placo ne havis nomon, popoldire ĝi estis nomita „Lausepark“ (Pedika parko) aŭ „Meyerpark“.

La 3-an de decembro 1887 laŭ deziro de la urbestro Wilhelm Griebenow ĝi ricevis la nomon „Courbièreplatz“ laŭ la prusa ĉefgeneralo  Wilhelm René de l’Homme de Courbière, kiu en 1807 dum la ĝenerala kolapso de Prusujo elstaris per sukcesa defendo de la fortikaĵo Graudenz kontraŭ la trupoj de Napoleono.

Per la heredaĵo de la registara oficisto Edwin Fischer eblis en 1920/21, instali en la nordorienta parto infanludejon.

Post kiam la placo dum la Dua Mondmilito estis detruita, la antaŭa ornama placo fariĝis rubejo. Interalie oni forĵetis ĉi tie armilojn kaj municiojn. Pro tio oni trovis ankoraŭ dum la alikonstruado en 2017 minimume 250 kilogramojn municiojn, armilojn, grenadojn kaj bruligajn bombojn.

En 1949/50 komenciĝis la novplanado. La ĝardena direktoro de Wedding Günther Rieck kompletigis la ankoraŭ rekoneblan planon de Meyer per aranĝaj elementoj el la 1920-aj jaroj. La antaŭe laŭ barokaj kaj pejzaĝaj modeloj farita aranĝaĵo nun fariĝis funkcia verdaĵo.

En 1970 Gerhard Croon esence donis al la placo la ĝis 2015 konatan aspekton. La koncepto laŭstile de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj dispartigis florbedojn, ripozherbejon, ludajn kaj ripozajn partojn per orta vojosistemo. klare laŭ la funkcio. La lasta alikonstruado okazis komence de la 1980-aj jaroj en la ludplaca parto.

Okaze de la 50-a mortotago de la pastro Max Josef Metzger, vivinta dum la lastaj militaj jaroj en Wedding, aginta en la najbara preĝejo Sankta Josefo kaj murdita la 17-an de aprilo 1944 fare de la naziistoj, la placo ricevis la 21-an de aprilo 1994 la nomon Max-Josef-Metzger-placo.

Trümmerstele (ruinaĵsteleo) kaj memorŝtono[redakti | redakti fonton]

Max-Josef-Metzger-Platz Trümmerfrauen-Stele

Al la novaranĝado dum la 1950-aj jaroj apartenis la 12 metrojn alta Trümmerstele de Gerhard Schultze-Seehof, kiu per 40 000 mozaikaj ŝtonoj el ruinaĵoj spegulas la tiutempan imagon pri sklaveco, detruo, novkonstruado respektive rekonstruado de Berlino kaj demokratio, montrataj je la kvar flankoj. Ĝi ankaŭ memorigas pri la popolleviĝo en GDR la 17-an de junio 1953, kiam laboristoj el Hennigsdorf moviĝis tra la weddinga Müllerstraße en direkto al Orienta Berlino.

La steleo estiĝis el pure frapitaj brikoj en la koloroj blanka, flava, ruĝa kaj fulge nigra el la detruitaj kaj forigitaj domoj de la proksima ĉirkaŭo. La nomon Trümmerstele (ruinaĵsteleo) ĝi ricevis dum sia inaŭguro per la tiutempa urbestro de Wedding Walter Röber la 20-an de junio 1954. La nomo rilatas kaj al la konstrumaterialo kaj al la okazo, ĉar dum la inaŭguro ankaŭ estis elstarigitaj la meritoj de la Trümmerfrauen (ruiĵnavirinoj)[2]

Honore al la nomdonanto de la placo estis malkovrita plua memorŝtono, kiun planis kaj kreis la artisto Ajit Kai Dräger. Kvarangula granita kolono, oblikve leviĝanta el la tero montras citaĵon de Metzger: “Mi prezentis mian vivon al Dio por la paco de la mondo.”

La placo post la novaranĝo 2017-2019[redakti | redakti fonton]

En la 2010-aj jaroj estis pripensoj, novaranĝi la placon. Por la renovigo estis disponigita unu miliono da Eŭroj kadre de la subtena programo “Aktive Zentren” (aktivaj centroj). En januaro 2015 estis adjudikita publika konkurso pri novaranĝo de la placo.[3] Sekve en oktobro 2015 la propono de la pejzaĝarkitektoj bgmr el Berlino kaj Lepsiko estis „rekomendita por realigo“. La memorŝtono kaj la Trümmerstele devis resti.

Informtabulo pri la parko kaj la placo Max Josef Metzger
Informtabulo pri la parko kaj la placo Max Josef Metzger. En la parko havas ankaŭ promenvojon de 400 metroj sur kiu troviĝas koloraj vortoj en Eperanto, lingvo kiun Metzger antaŭenigis kiel pastro de la tiea preĝejo (Josephskirche). La memorejo troviĝas proksime de la metroo-linio U6 (Wedding).

Ĝis meze de 2017 la kostoj por renovigo kreskis al 2,5 milionoj da Eŭroj, precipe pro la forigo de bataliloj kaj la liberigo de poluita grundo.

En gazetara informo de distrikta oficejo Mitte (Mezo) N-ro 415/2017 de la 29-a de septembro 2017[4] distrikta konsilantino Sabine Weißler kaj distrikta konsilanto Ephraim Gothe informis: „Post prokrastoj pro la ampleksa forigo de bataliloj kaj liberigo de poluita grundo la konstruaj paŝoj por novaranĝo de Max-Josef-Metzger-placo komenciĝos en la 41-a kalendara semajno. Por la konstrulaboroj la fakta hipoteko de bataliloj signifas kunordigitaj laboroj de la komisiita pejzaĝkonstrua firmao kaj de komisiitaj piroteknikistoj.“

Post fino de la preparlaboroj en oktobro 2017 komenciĝis la konstruaj paŝoj por novaranĝado laŭ la koncepto de la pejzaĝarkitekta oficejo bgmr laŭ slogano „Movu vin Max!“ – Verda placspaco en movo.

Dominas sur la triangula placo kun karaktero de parko post malfermo la 6-an de junio 2019[5] la granda herbejo kun la de malproksime videbla Trümmerstele kaj kun la valoraj konservitaj arboj. Nordoriente estas ĉirkaŭbarita ripozherbejo. Tie situas lignaj platformoj ĉirkaŭ kelkaj arboj, kiuj servas por sidi, sed sur ili oni povas ankaŭ vidi kelkajn botanikajn kaj aliajn informojn.

Informtabulo, starigita komence de la 21-a jarcento ĉe la ĉefvojo kaj informinta pri Metzger, pri kelkaj plantitaj kreskaĵoj kaj pri la lokoj de la steleoj, estis forprenita.

Ĉirkaŭ la centra verdaĵo nun ekzistas diversaj ofertoj por diversaj grupoj de uzantoj. Nordoriente estis aranĝita la ludejo kun historiaj materialoj tiel, ke infanoj estas instigitaj al diversaj aktivaĵoj. Nordokcidente ĉe la Müllerstraße algrimpebla objekto donas impulsojn al infanoj kaj junuloj por aktivi. Ĉe la okcidenta rando de la placo ĉe Müllerstraße same kiel aliloke ĉe la placrandoj invitas benkoj al restado kun vido super la verdaĵon.

Ĉi tie, kie oni vidas sur la herbejo la memorŝtonon por Metzger, estas instalitaj metalaj tabuloj en pavimo, unu kun la portreta reliefo de Metzger kun la vortoj „Max Josef Metzger - Priester, Pazifist, Märtyrer“ (pastro, pacifisto, martiro), unu kun la titolo „Max Josef Metzger – Stationen seines Lebens“ (stacioj de lia vivo), enhavanta vivkronologion kaj reliefon nomantan vivlokojn, geografie enordigitajn, kaj du tabuloj kun la skribo „Max Josef Metzger – Glaube und Wirken. Priester, Pazifist und Wegbereiter der Ökumene“ (kredo kaj agado. Pastro, pacifisto kaj pioniro de ekumeno) kaj konvenaj tekstoj.

Kelkaj paŝoj suden troviĝas trinkfontano. Roland Schnell en sia kontribuo „Max-Josef-Metzger-Platz vielfältig nutzbar“ (Placo Max Josef Metzger multfacete uzebla) skribas: „Tio certe plaĉus al la kontraŭulo de alkoholo Max Josef Metzger, ke ĉi tie ĉiu povas senkoste kontentigi sian soifon,…“[6]

Ĝenerale la aranĝado de la placo konvenas al la agado de Metzger, kiu kiel katolika pastro faris multan socialan laboron.

Ĉe interna rando de la fortikigita vojo ĉirkaŭ la placo estas instalita kurvojo el gisasfalto. Sur ĝi ne nur la indikoj pri metroj estas metitaj, sed ankaŭ postuloj pri sportaj ekzercoj germane kaj Esperante . Tio aludas al la ligo de la engaĝiĝo de Metzger por paco, ekumeno kaj demokratio kun la uzado de Esperanto kaj de ĝia disvastigo.

Ĉe la sudorienta placrando apud la liga vojo de Müllerstraße al Gerichtsstraße antaŭ la konstruaĵo de la „Job-Center Mitte“ (Labor-centro mezo) invitas „Turnbar“ (Gimnastikejo kun kelkaj iloj) al ekzercoj por forto kaj eltenpovo. Sur tabulo estas priskribitaj kelkaj eblaj ekzercoj kaj indikoj pri sekureco.

Sur la fortikigitaj, parte rektigitaj kaj pli bone lumigitaj placrandoj ekzistas pluaj ofertoj kiel la globluda areo, tabloj por tenisa ludo kaj trampolino. Pavimofacoj el  ŝtonetoj plilarĝigas la vojon por pasantoj en la placon. Ili estas strukturitaj per verdigitaj arboinsuloj, lokoj por sidi kaj elementoj por ludi.

La vojosistemo, antaŭ la novaranĝado ne superrigardebla, nun estas pli klara.

La najbaraj loĝkvartaloj estas pli bone atingeblaj, ankaŭ la kulturloko „silent green“ (antaue kremaciejo) en Gerichtsstraße 35 kaj la Job-Center Mitte, loko Wedding, Müllerstraße 16.

Al la Wedding-bazlernejo ĉe Ruheplatzstraße angulo Antonstraße kaj la bazlernejo Leo Lionni, Müllerstraße 158 la novaranĝo de la placo donas pluajn eblojn por sporto, ludo kaj libertempo[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Max-Josef-Metzger-Platz: Nur scheinbar unscheinbares Grün… en: weddingweiser.de. 7. März 2013, germanlinve
  2. Trümmerfrauen estas gernana vorto por la virinoj, kiuj post la Dua Mondmilito en germanaj kaj aŭstriaj urboj helpis, liberigi la urbojn de la ruinaĵoj de bombitaj domoj
  3. Neugestaltung des Max-Josef-Metzger-Platzes. Auf: competitiononline.com
  4. Neugestaltung Max-Josef-Metzger-Platz – Baubeginn. Bezirksamt Mitte, 29. September 2017, abgerufen am 3. Oktober 2017
  5. Roland Schnell: Inaŭguro Max-Josef-Metzger-Platz 6a de junio 2019 [1]
  6. Roland Schnell: Max-Josef-Metzger-Platz vielfältig nutzbar, in: Weddingweiser [1]
  7. (de) Neu gestalteter Max-Josef-Metzger-Platz an der Müllerstraße, Bezirksbroschüre Mitte, p. 122