Gergely Agócs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergely Agócs
Gergely Agócs
Gergely Agócs
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1969 (1969-10-27) (54-jaraĝa)
en Nové Zámky
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Gergely Agócs [gergej agOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Agócs Gergely estas hungara popolmuzikisto, popolkantisto, sakŝalmisto, bekflutisto, klarnetisto, kolektistoj pri popolaj muzikoj.

Gergely Agócs[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1969 en Nové Zámky (Ĉeĥoslovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gergely Agócs apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis bazlernejojn en Fiľakovo kaj Bratislavo, arkitektan mezlernejon en Lučenec (1983-1987), arkitektan altlernejon en Košice (1987-1988). Jam dum la lernejaj jaroj ekde 1985 li kolektis popolajn kantojn, li komencis muzikadi ekde 1987. Inter 1988-1990 li estis soldato, poste li estis redaktoro de hungarlinva gazeto en Bratislavo. En 1992 li translokiĝis al Hungario kaj ekstudis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, li akiris diplomon en 1997. Post la diplomo li fondis popolorkestron. Li havis stipendion inter 1997-2000. En 2001 li eklaboris en etnografia laborejo. Tiutempe li kolektis kantojn precipe en Rusio inter la minoritataj popoloj. Li ricevis premiojn en 1993. Li havas edzinon, kiu naskis 4 gefilojn ekde 1995.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bevezetés. in: Varsányi Ildikó: Gömöri népzene. (1994)
  • Egy szürke meg egy hamuszín galamb – A hagyományos szellemi kultúra egy nógrádi magyar pásztor életében (disertaĵo, 1997)
  • Hegyeknek völgyében, virágoknak mezejében (redaktoro, 2001)
  • A mesterség hagyományos elsajátítása a cigányzenészek körében (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]