János Sebestyén
János Sebestyén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1931 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de februaro 2012 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Malsano |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Sándor Sebestyén (en) |
Patrino | Rózsi Mannaberg (en) |
Okupo | |
Okupo | orgenisto pianisto klavicenisto |
TTT | |
Retejo | http://www.jsebestyen.org |
János Sebestyén [jAnoŝ ŝebeŝtjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén János estis hungara orgenisto, klavicenisto, pianisto, altlerneja instruisto.
János Sebestyén[1] naskiĝis la 2-an de marto 1931 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de februaro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Sebestyén devenis el muzikista familio. Li studis en la nacia muzikejo inter 1946-1951, kie precipe István Antal (pianisto) kaj Ervin Major instruis lin. Intertempe en 1950 li ekhavis postenon en Hungara Radio, kie li laboris dum 5 jardekoj. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1955. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Gergely kaj Ferenc Szabó (komponisto). Post la diplomo li profundigis la teknikon pri klaviceno en Prago de en:Zuzana Růžičková. Li estis koncertisto kaj registris sennombrajn sondiskojn, krome liaj muzikaj radiaj programoj estis popularaj. Li fondis la klavicenan sekcion en la Muzikarta Altlernejo en 1970, post 4 jaroj li ankaŭ instruis tie. Li parolis germane, angle, svede. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1967–2003.
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Életem történetei. Beszélgetések Rózsa Miklóssal (1980)
- ... és azok a rádiós évek (1995)