Jean Dorst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Dorst
Persona informo
Jean Dorst
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1924 (1924-08-07)
en Mulhouse
Morto 8-an de aŭgusto 2001 (2001-08-08) (77-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo ornitologo • filozofo vd
Verkado
Verkoj Avant que nature meure vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean DORST (7a de aŭgusto 1924 – 8a de aŭgusto 2001) estis franca ornitologo.

Dorst naskiĝis en Mulhouse kaj studis biologion kaj paleontologion en la Fakultato de Sciencoj de la Universitato de Parizo. En 1947 li aliĝis al la stabanaro de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo. Li sukcedis al Jacques Berlioz kiel porparolanto pri mamuloj kaj birdoj en 1964, kaj estis elektita kiel direktoro de la muzeo en 1975, rezignante en 1985 por protesti kontraŭ reformoj de la muzeo fare de la registaro.

Dorst estis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio, kaj unu el la fondintoj kaj dua prezidento de la Fondaĵo Charles Darwin por la insularo Galapagos, prezidanto de la 16a Internacia Ornitologia Kongreso (IOK), kaj vic-prezidanto de la Komisiono de Protektado de Minacataj Specioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN).

Dorst estis unu el la verkistoj de la dokumenta filmo Le Peuple Migrateur (La migranta popolo), kaj la filmo estas dediĉita al li. Oni publikigis akompanatan volumon de fotoj kaj eseoj en 2003.[1]

Verkoj (parte)[redakti | redakti fonton]

  • Les Migrations des oiseaux, 1956, Payot, «Petite bibliothèque», 1956, reeldono 1962
  • Les Animaux voyageurs, 1964
  • Avant que nature meure, 1965, Tradukita al 17 lingvoj
  • La Nature dé-naturée, Le Seuil, coll. «Points/Essais», 1970, 188 p. Mallongigita version Avant que nature meure
  • Guide des mammifères d'Afrique: Des rats à trompe aux éléphants, ilustrado de Pierre Dandelot, Delachaux kaj Niestlé
  • The Life of Birds, Weidenfeld & Nicolson, London
  • La Vie des oiseaux, 2 volumoj, 1971, Éditions Rencontre, Lausanne, 767 p.
  • Les Oiseaux dans leur milieu, 1971, Éditions Rencontre, Lausanne, 383 p.
  • Action des pollutions sur les équilibres biologiques et sur l'homme- Tome 1 (www.jeunesnaturalistes.org).
  • Action des pollutions sur les équilibres biologiques et sur l'homme- Tome 2 (www.jeunesnaturalistes.org).
  • L'Univers de la vie, Paris, Imprimerie nationale, 1975
  • La Force du vivant, 1979, Flammarion (Paris), 265 p. (ISBN 2-08-064215-4)
  • Amazonnia, 1987
  • Asia Sud-Oriental, 1987
  • Les Oiseaux ne sont pas tombés du ciel, J. P. De Monza, 1995, Rééd. 2001
  • La Faune en péril, avec Gaëtan du Chatenet, Delachaux et Niestlé, 1998
  • Et si on parlait de la vie ? - Propos d'un naturaliste, kun Sébastien Ripari, Maisonneuve et Larose, 1999
  • Voyages - Trois siècles d'explorations naturalistes, kun Tony Rice kaj Patrice Leraut, Delachaux et Niestlé, 1999
  • Dictionnaire de biologie, kun Jean-Louis Morère kaj Raymond Pujol, Frison Roche, 2002
  • Le Peuple migrateur kun Jean-François Mongibeaux kaj Jacques Perrin, Le Seuil, 2002

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Review of Winged Migration (1a de oktobro 2003).

Referencoj[redakti | redakti fonton]