Saltu al enhavo

Miklós Csörgő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Csörgő
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de marto 1932(nun 1932-03-12)
en Hungario Egerfarmos (Hungara reĝlando)
Alma mater Universitato McGill Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Sándor Csörgő Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Miklós Csörgő [miklOŝ ĉorgO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csörgő Miklós estas hungardevena kanada matematikisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1995). Lia frato estis Sándor Csörgő.

Miklós Csörgő[1] naskiĝis la 12-an de marto 1932 en Egerfarmos.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Miklós Csörgő akiris bakalaŭron en Budapeŝto en 1955. En la sekva instrujaro li estis asistanto samloke. Ŝajnas, li disidis dum la Hungara revolucio de 1956 al Kanado, kie li akiris M.A. en 1961 en Universitato McGill en Montrealo, post 2 jaroj ankaŭ Ph.D. En la studjaro 1962 li estis asistanto en la sama universitato. Inter 1963-1965 li instruis kaj havis stipendion en Universitato Princeton, poste li revenis instrui al Universitato McGill ĝis 1972, pli poste li instruis ĝis 1997 en en:Carleton University. Li emeritiĝis en 1998. Liaj ĉeftemoj estis la probablokalkulo kaj la statistiko. Li ricevis kanadajn premiojn inter 1969-1996.

Lia disertaĵo

[redakti | redakti fonton]
  • Some Kolmogorov-Smirnov-Renyi Type Theorems of Probability

Liaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Limit Theorems in Change-point Analysis (kunverkinto, 1997)
  • Weighted Approximations in Probability and Statistics (kunverkinto, 1993)
  • An Asymptotic Theory for Empirical Reliability and Concentration Processes (kunverkinto, 1986)
  • Quantile Processes with Statistical Applications (1983)
  • Strong Approximations in Probability and Statistics (kunverkinto, 1981)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]