Gary Numan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gary Numan
Persona informo
Gary Numan
Naskonomo Gary Anthony James Webb
Naskiĝo 8-an de marto 1958 (1958-03-08) (66-jaraĝa)
en Hammersmith
Lingvoj angla vd
Loĝloko Heathfield and Waldron • Northridge vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Upton Court Grammar School • Spelthorne College • Brooklands College vd
Profesio
Alia nomo Gary Numan vd
Okupo kantistokantaŭtorogitaristo vd
Aktiva dum 1975– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gary Anthony James Webb (8a de marto 1958), pli bone konata kiel Gary Numan, estas angla kantisto, muzikisto, kantoverkisto, komponisto kaj diskoproduktisto. Li por unua fojo eniris en la muzikindustrio kiel frontulo de la bando de novonda muziko nome Tubeway Army. Post publikigi du albumojn kun la bando, li publikigis sian debutan soloalbumon nome The Pleasure Principle en 1979, atingante la britan pintoliston UK Albums Chart. Lia komerca populareco pintis en la finaj 1970-aj kaj komencaj 1980-aj jaroj per la numerunuaj unuopaĵoj "Are 'Friends' Electric?" kaj "Cars", sed pli plutenis fortan kultan sekvon.[1]

Numan estas konsiderata pioniro de elektronika muziko, kaj lia personeca sono konsistas el forta uzado de sintezilo nutrata pere de gitaraj efektaparatoj.[2][3] Li estas konata ankaŭ pro sia distinga voĉo kaj androgineca "androida" karaktero.[4] En 2017, li ricevis la premion Ivor Novello, nome Inspirpremion el la Brita Akademio de Kantoverkistoj, Komponistoj kaj Aŭtoroj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Tubeway Army[redakti | redakti fonton]

  • Tubeway Army (1978)
  • Replicas (1979)

Solo[redakti | redakti fonton]

  • The Pleasure Principle (1979)
  • Telekon (1980)
  • Dance (1981)
  • I, Assassin (1982)
  • Warriors (1983)
  • Berserker (1984)
  • The Fury (1985)
  • Strange Charm (1986)
  • Metal Rhythm (1988) (New Anger en Usono)
  • Automatic (1989) (kun Bill Sharpe kiel Sharpe & Numan)
  • Outland (1991)
  • Machine + Soul (1992)
  • Sacrifice (1994) (Dawn en Usono)
  • Human (1995) (kun Michael R. Smith)
  • Exile (1997)
  • Pure (2000)
  • Jagged (2006)
  • Dead Son Rising (2011)
  • Splinter (Kantoj el Broken Mind) (2013)
  • Savage (Kantoj el Broken World) (2017)
  • Intruder (2021)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Huey, Steve. "Gary Numan: Artist Biography". AllMusic. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  2. Conmy, Mick (17a de marto 2008). "Gary Numan review". BBC Online. Alirita la 27an de oktobro 2019.
  3. Rik (23a de februaro 2003). "Review, Gary Numan's "Hybrid"". Fluxeuropa. Arkivita el la originalo la 5an de februaro 2009. Alirita la 31an de januaro 2009.
  4. Paul Lester (3a de decembro 2009). "When Gary Numan met Little Boots". The Guardian. UK. Alirita la 27an de oktobro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul Goodwin (2004). Electric Pioneer: An Armchair Guide to Gary Numan, Helter Skelter Publishing, 2004, ISBN 978-1900924955
  • Guinness Book of British Hit Singles, 7a eldono, ISBN 0851123392

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]