Bernhard Rust

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Rust
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1883 (1883-09-30)
en Hanovro
Morto 8-an de majo 1945 (1945-05-08) (61-jaraĝa)
en Nübel
Tombo Ŝlesvigo-Holstinio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Bernhard RUST (30a de septembro 1883 – 8a de majo 1945) estis Ministro de Scienco, Edukado kaj Nacia Kulturo (Reichserziehungsminister) en Nazia Germanio.[1] Kombino de lerneja administranto kaj arda naziisto, aprobis dekretojn, ofte bizarajn, je ĉiu nivelo de la germana eduksistemo por meti la germanan junularon en la naziisman filozofion.

En 1933, li aprobis regulon ke studentoj kaj instruistoj salutu unu la alian per la Naziisma salutmaniero "kiel simbolo de la nova Germanio". Li aldonis sian opinion ke tio estis "esperita el ĉiu germano" sendepende de la membreco en la partio.[2] Rust ludis gravan rolon en la "purigo" de germanaj universitatoj el judoj kaj aliaj konsiderataj malamikoj de la ŝtato, ĉefe en la Universitato de Gotingeno.

Li akre informis instruistojn ke ilia celo estas eduki etne konsciajn germanojn.[3] Rust kredis ankaŭ, ke la "ne-arja" scienco (kiel la "juda fiziko" de Albert Einstein) estis makula, kaj tion kion li komprenis kiel "racia" klarigo por tiu vidpunkto. Li proponis ankaŭ ortografian reformon de la germana lingvo.

Rust memmortigis la 8an de majo 1945 kiam Nazia Germanio kapitulacis al la armeoj de Aliancanoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Claudia Koonz, The Nazi Conscience, p 134 ISBN 0-674-01172-4
  2. "Sub-Dictator", TIMEmagazine, 21a de aŭgusto 1933
  3. Claudia Koonz, The Nazi Conscience, p 134 ISBN 0-674-01172-4
  4. Goeschel, Christian (2009), Suicide in Nazi Germany, OUP Oxford, p. 152, ISBN 0191567566.