Marlayne Sahupala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marlayne Sahupala
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1971 (1971-07-01) (52-jaraĝa)
en Baarn
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Rein van den Broek
Okupo
Okupo kantisto • televida prezentisto • prezentisto
TTT
Retejo http://www.marlayne.nl/
vdr

Marlayne Sahupala, naskiĝis kiel Marleen van den Broek (Baarn, 1-an de julio 1971), estas nederlanda kantistino kaj prezentistino. Ŝi trapasis studadon ĉe konservatorio en kantado kaj leĝera muziko kaj sukcesis por tio kun laŭdo.

Ŝia patro estas Rein van den Broek, trumpetisto en la nederlanda grupo Ekseption. Ŝi jam frue startis kiel kantistino. Unue en fonokorusetoj, kiel la Frogettes de René Froger. Pliposte ŝi startis sub la artistnomo Marlayne soloan karieron. En 1994 ŝi kantis la rekonomelodion por la televida programo Koffietijd! (Kafotempo). En 1999 ŝi trarompis kiam ŝi gajnis la Nacian Kantfestivalon per la kanto One good reason (unu bona kialo), verkita de Tjeerd van Zanen kaj Allen Michael. Dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 1999 en Jerusalemo ŝi atingis la dividitan okan lokon.

Marlayne poste surdiskigis novan kompaktdiskon, Meant to be (Celas esti). En 2001 tiu KD surmerkatiĝis. En tiu sama jaro ŝi aperis kun Hans Vermeulen kaj la muzikbando City to City (Urbo al urbo) en De vrienden van Amstel LIVE (La amikoj de Amstel VIVE), kie ŝi inter aliaj kun Vermeulen kantis The Alternative Way (La alternativan vojon). Pliposte ŝi ankaŭ surdiskigis kanton kun kantisto Gordon kiu fariĝis modesta furorkanto.

Marlayne dum la Nacia Kantfestivalo 2011

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Marlayne Sahupala geedziĝis je la 26-a de junio 1998 en Baarn kun la drumisto Danny Sahupala. Kune ili havas filinon ekde la 2-a de julio 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]