Helmut Willke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Willke
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1945 (1945-05-30)
en Tailfingen
Morto 15-an de januaro 2024 (2024-01-15) (78-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo sociologo • universitata instruisto
vdr

Helmut Willke (naskita la 30-an de majo 1945 en Tailfingen - 15-an de januaro 2024) estis germana sociologo kiu studas la efikon de tutmondiĝo sur moderna socio. Li vortumis la esprimon Atopia por nomi socion, kiu ekzistas sen limoj, kun neniu nacia identeco. Nuntempe li estas profesoro en universitato Zeppelin en Friedrichshafen, Germanio.

Helmut Willke instruas planadon kaj decidan teorion ekde 1983 en la departemento de sociologio de universitato de Bielefeld kaj ŝtatan teorion kaj tutmondan regadon ekde 2002. Krome li ankaŭ akceptis profesorecojn en Vaŝingtono, Ĝenevo kaj Vieno.

Liaj ĉefaj areoj de intereso kaj praktikado estas sistemoj, teorio de ŝtata, tutmonda regado kaj konstruado de tutmonda reĝimo; organiza disvolviĝo, sistemaj dinamikoj kaj gvidado de sistemoj kaj scio pri administrado (enkonduko, instrumentoj kaj strategioj).

Li partoprenis la fakulajn kunvenojn de Instituto pri Sociaj Tendencoj "Familiaj Politikoj en Okcidentaj Landoj".

Verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Systemtheorie I. Eine Einführung in die Grundprobleme. 7-a eldono, Stutgarto 2004 (UTB, do la serio Uni-Taschenbücher)
  • Systemtheorie II: Interventionstheorie. 3-a eldono, Stutgarto 1999 (UTB)
  • Systemtheorie III: Steuerungstheorie. 3-a eldono, Stutgarto 1995 (UTB)
  • Ironie des Staates, Frankfurto ĉe Majno 1992 (eldonejo Suhrkamp)
  • Supervision des Staates, Frankfurto 1997 (Suhrkamp)
  • Systemisches Wissensmanagement ("sistema mastrumo de scio"), Stutgarto 1998 (UTB)
  • Atopia - Studien zur atopischen Gesellschaft, Suhrkamp, 2001
  • Dystopia, Frankfurto 2002 (Suhrkamp)
  • Heterotopia, Frankfurto 2003 (Suhrkamp).