Eugene Cernan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugene Cernan
Persona informo
Naskonomo Eugene Andrew Cernan
Naskiĝo 14-an de marto 1934 (1934-03-14)
en Ĉikago
Morto 16-an de januaro 2017 (2017-01-16) (82-jaraĝa)
en Houston
Tombo Texas State Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato PurdueMararmea postbakalaŭra lernejo
Okupo
Okupo mararmea oficiro • kosmonaŭto • militpiloto • aŭtobiografo • entreprenisto • aerokosma inĝeniero • naval aviator
TTT
Retejo http://www.genecernan.com
vdr
Eugene Cernan

Eugene Andrew CERNAN [juĝin andru sernan] (naskiĝis la 14-an de marto 1934 — mortis la 16-an de januaro 2017) estis Usona kosmonaŭto, kun ĉeĥa kaj slovaka deveno, kiu flugis ene de la kosmoesploraj programoj Gemini kaj Apollo. Li estis unu el la tri homoj, kiuj vojaĝis al la Luno en du malsamaj okazoj (la aliaj estas Jim Lovell kaj John Young), kaj unu el la dek du homoj kiuj piediris sur la Luno. Cernan ĉirkaŭis la Lunon en Apollo 10, kaj surluniĝis en Apollo 17. Li ankaŭ flugis en Gemini 9.

Eugene Cernan verkis La lasta homo sur la luno, liaj memoroj pri la programo Apollo.