Sándor Keszthelyi
Sándor Keszthelyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1952 (72-jaraĝa) en Magyarszék |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Sándor Keszthelyi [ŝAndor kestheji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keszthelyi Sándor estas hungara arkitekto, amatora astronomo.
Sándor Keszthelyi[1] naskiĝis la 6-an de junio 1952 en Magyarszék
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Keszthelyi maturiĝis en arkitekta mezlernejo en Pécs, poste li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto (1971-1977). Inter 1977-1981 li estis arkitekto en kooperativo en Gyöngyös, inter 1981-1988 en firmao en Pécsvárad. Intertempe en 1981 li akiris plian arkitektan diplomon en Universitato Reĝo Sankta Stefano. Ekde 1988 li havas neinstruan (arkitektan) postenon en Universitato Janus Pannonius.
Ekde 1967 li estas amatora astronomo, post 2 jaroj li aliĝis al amika rondo de astronomoj. Jam en Gyöngyös li gvidis klubon, poste en Pécs. En 1978 li komencis kolekti datenojn pri sunhorloĝoj. Li eldonis volumojn pri tio kaj fondis ankaŭ asocion. Li kolektas ankaŭ datenojn pri hungaraj astronomoj, sed li faras ankaŭ la kutimajn astronomiajn observojn. Li ricevis memormedalon en 2005. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn en 1977 kaj 1978.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar napóra-katalógus (1983)
- Régi magyarországi Leonida-záporok (1999)
- Régi Vénusz-átvonulások magyar szemmel (2004)
- Magyarországi középkori templomok tájolása (2012)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- asteroido 318694 Keszthelyi portas la nomon Keszthelyi
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-20. Alirita 2020-01-07.