Jemima Blackburn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jemima Blackburn
Persona informo
Naskonomo Jemima Wedderburn
Naskiĝo 1-an de majo 1823 (1823-05-01)
en Edinburgo
Morto 9-an de aŭgusto 1909 (1909-08-09) (86-jaraĝa)
en Roshven
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro James Wedderburn
Patrino Isabella Clerk
Frat(in)oj Janet Isabella Mackenzie • Jean Blackburn
Edz(in)o Hugh Blackburn
Parencoj James Clerk Maxwell
Okupo
Okupo ornitologo • ilustristo • pentristo • scienca ilustristo
vdr

Jemima Wedderburn Blackburn (1a de majo 1823 – 9a de aŭgusto 1909) estis skota pentristo kies verkaro havigas elvokan bildon de la rura vivo en la Skotlando de la 19-a jarcento. Unu el la plej popularaj ilustristoj en la Viktoria Britio, ŝi ilustris 27 librojn. Ŝia plej granda ornitologia atingo estis la dua eldono de ŝia verko "Birds drawn from Nature" (1868, Birdoj el la naturo). La plej el ŝiaj ilustraĵoj estas akvareloj, kaj kelkaj fruaj pentraĵoj ofte estis per inko. Kelkaj estas kolaĝoj, en kiuj ŝi fortondis konturon de birdo kaj transigis ĝin al diversaj fonoj, similmaniere al John James Audubon. Ŝiaj multaj akvareloj montras familian vivon fine de la 19-a jarcento en la Skotaj Altaj Teroj same kiel fantaziaj scenoj el porinfanaj fabloj. Ŝi atingis disvastigitan agnoskon sub la inicialoj JB aŭ per sia edzinnomo Mrs Hugh Blackburn.

Ŝiaj verkoj estis ekspoziciitaj en Edinburgo, Glasgovo kaj Londono kaj ekzempleroj estis akiritaj de la Brita Muzeo, la Brita Biblioteko, la Muzeo pri Natura Historio de Londono, la Brita Reĝa Kolekto, la Nacia Portretgalerio kaj pli ĵuse de la Skota Nacia Portretgalerio kaj de la Fondaĵo James Clerk Maxwell.

En 1868 ŝi publikigis Birds drawn from Nature, kiu ricevis tujan publikan laŭdon. Ekzemplero, mankolorigita sub propra kontrolo fare de Blackburn mem, estis prezentita el la Zoologia Societo de Londono.[1] [2]

Beatrix Potter, fama pro sian propraj ilustraĵoj de naturaj kaj hejmaj animaloj, estis sekvanto de Blackburn el sia infanaĝo. Potter rememoris sian plezuron kiam ŝi ricevis ekzempleron de la verko de Blackburn "Birds drawn from Nature" por sia deka naskiĝtago.

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Detalo de akvarelo de Jemima Wedderburn priskribanta junan James Clerk Maxwell reme sur lavujo en la rivero Urr.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Journal, pp.215-218
  2. "...We have seen no such birds since Bewick's. We say this not ignorant of the magnificent plates by Selby, Audubon, Wilson and Gould..." - The Scotsman, 1868

Bibliografio[redakti | redakti fonton]