Vijay Mallya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vijay Mallya
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1955 (1955-12-18) (68-jaraĝa)
en Bantwal
Lingvoj hindia vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater St. Xavier's College • La Martiniere Calcutta vd
Partio senpartia vd
Familio
Patro Vittal Mallya vd
Infanoj Sid Mallya • Leanna Mallya • Tanya Mallya vd
Profesio
Okupo entreprenisto • politikisto • prezidanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vijay Vittal Mallya (18a de decembro 1955) estas barata fuĝinta negocisto[1] kaj iama Membro de la Parlamento (Rajya Sabha). Li estas celo de klopodoj por ekstradicio fare de la Registaro de Barato por revenigi lin el Britio por ke li frontu akuzojn pro financaj deliktoj en Barato.[2]

Mallya estas iama posedanto de la kriketa teamo nome "Royal Challengers Bangalore". Li estas filo de negocisto Vittal Mallya, kaj estas eks-prezidanto de "United Spirits", nome la plej granda entrepreno de alkoholaĵoj en Barato, kaj plue servas kiel prezidanto de "United Breweries Group", nome barata entreprenaro kun interesoj kiel alkoholaĵoj, aviadilaj infrastrukturoj, nemoveblaĵoj kaj sterko. Li estis prezidanto de Sanofi India (iam konata kiel Hoechst AG kaj Aventis) kaj prezidanto de Bayer CropScience en Barato dum ĉirkaŭ 20 jaroj, kaj prezidanto de kelkaj aliaj entreprenoj.[3] Mallya estas ankaŭ la fondinto kaj iama posedanto de la jam ne plu ekzistanta aerkompanio Kingfisher Airlines kaj iama kun posedanto de la teamo de Formulo 1 nome Force India antaŭ ĝi estis britiigita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Desk, The Hindu Net (4a de aŭgusto 2018). "List of fugitive economic offenders living abroad". The Hindu. ISSN 0971-751X. Alirita la 1an de majo 2020.
  2. "Vijay Mallya To Be Extradited Rules London Court: 10 Points". NDTV.com. 10a de decembro 2018. Alirita la 1an de majo 2020.
  3. "10 Companies Vijay Mallya is a Director in". www.tofler.in. Alirita la 1an de majo 2020.