Charlotte Buff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlotte Buff
Persona informo
Naskonomo Charlotte Sophie Henriette Buff
Naskiĝo 11-an de januaro 1753 (1753-01-11)
en Lottehaus
Morto 16-an de januaro 1828 (1828-01-16) (75-jaraĝa)
en Hanovro
Tombo Gartenfriedhof
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermanio
Memorigilo Charlotte Buff
Familio
Patro Heinrich Adam Buff
Patrino Magdalena Ernestine Feyler
Frat(in)oj Helene Cella • Sophie Buff • Wilhelm Buff • Karoline Buff • Georg Conrad Buff
Edz(in)o Johann Christian Kestner
Infanoj August Kestner • Hermann Kestner • Georg Kestner • Hermann Kestner • Carl Kestner • Eduard Kestner • Wilhelm Georg Conrad Arnold Kestner • Charlotte Kestner • Klara Kestner
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Charlotte BUFF (Veclaro, 11a de januaro 1753; Hanovero, 16a de januaro 1828) estis germana virino, konata ĉefe kiel la inspiro kaj modelo de Johann Wolfgang von Goethe por la rolulo "Lotte" en lia romano Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther).

Ŝi estis filino de publika funkciulo kaj altpostenulo de la Teŭtona Ordeno, kaj fianĉiĝis al juristo Johann Christian Kestner. La juna Johann Wolfgang von Goethe estis en 1772 farante jurajn praktikojn en la tribunalo de Veclaro kaj konis ambaŭ el ili. Ankaŭ li enamiĝis de "Lotte", kiam ŝi estis jam fianĉiĝinta. Tiu amafero kaj la memmortigo same pro nekorespondita amo fare de Karl Willhelm Jerusalem, kolega advokato, per la pafilo de Kestner estis la motivo kaj "krudmaterialo" por la epistola romano plej konata de Goethe nome Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther) publikigita en 1774. "Lotte" en la romano montras trajtojn similajn al tiuj de la reala Charlotte kaj ŝia edzo Kestner estis karakterizita kiel "Albert".

Post ilia geedziĝo en 1773 en Veclaro, la paro translokiĝis al Hanovero, kie Kestner enposteniĝis kiel vicarkivisto kaj reĝa konsilisto inter Granda Britio kaj Hanovero. La geedzoj Kestner havis 12 gefilojn, el kiuj la plej aĝa Georg (1774) estis baptofilo de Goethe.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rüdiger R. E. Fock: Die Kestner. Eine deutsch-französisch-schweizerische Familie macht Geschichte(n). Schnell Buch und Druck, Warendorf 2009, ISBN 978-3-87716-706-9.
  • Siegfried Rösch: Die Familie Buff. Einblick in eine mehr als vierhundertjährige Familiengeschichte. Verlag Degener & Co., Neustadt an der Aisch 1953.
  • Alfred Schröcker (Eld.): Die wahre Brunnenfreiheit. Das Kurtagebuch des Johann Christian Kestner vom 9. bis 30. Juli 1765 in Bad Rehburg. Wehrhahn, Laatzen 2005, ISBN 3-86525-023-8.
  • Alfred Schröcker (Eld.): »Du bist ein Sterblicher!«. Gedichte des jungen Johann Christian Kestner (1760/61). Wehrhahn, Laatzen 2006, ISBN 3-86525-044-0.
  • Thielen, Hugo. In: Hannoversches biographisches Lexikon. Von den Anfängen bis in die Gegenwart. Schlüter, Hannover 2002, ISBN 3-87706-706-9, S. 197.
  • Alfred Schröcker: Johann Christian Kestner. Der Eigendenker. Eine Jugend in der Mitte des 18. Jahrhunderts. Wehrhahn, Laatzen 2011, ISBN 978-3-86525-184-8.