Eugène Boch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Boch
La poeto: Eugène Boch, portreto fare de Vincent van Gogh, 1888.
La poeto: Eugène Boch, portreto fare de Vincent van Gogh, 1888.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1855 (1855-09-01)
en La Louvière
Morto 3-an de januaro 1941 (1941-01-03) (85-jaraĝa)
en Monthyon
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioBelgio
Familio
Patro Victor Boch
Frat(in)o Anna Boch
Okupo
Okupo pentristo
TTT
Retejo https://eugeneboch.com
vdr

Eugène BOCH (1a de septembro 1855 – 3a de januaro 1941) estis belga pentristo, naskiĝinta en Saint-Vaast, La Louvière, Henegovio, kaj juna frato de Anna Boch, fondinta membro de la grupo Les XX.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en la 5a generacio de la familio Boch, nome riĉa dinastio de fabrikantoj de fajna ceramiko, ankoraŭ funkcianta laŭ la varmarko Villeroy & Boch, Eugène Boch aliĝis al la privata ateliero de Léon Bonnat en Parizo, en 1879. Ekde 1882, kiam Bonnat fermis sian atelieron, li studis en la ateliero de Fernand Cormon. Pentraĵoj liaj estis akceptitaj en la Salono en 1882, 1883 kaj 1885. En 1888, li estis prezentita de la usona pentristo Dodge MacKnight al Vincent van Gogh.

En 1892 li setliĝis en Monthyon (Seine-et-Marne), ne tro for el Parizo. En 1909, li edziĝis al Anne-Marie Léonie Crusfond (?-1933); en 1910 ili translokiĝis al sia ĵus konstruita ĉaledo "La Grimpette", kie ambaŭ loĝis ĝis sia morto.

Eugène subtenis talentajn artistojn, sed malriĉajn, kiel Émile Bernard, kiun li renkontis en la Ateliero Cormon, kaj Paul Gauguin. Aŭ li ŝanĝis tion por verkoj, kiel kun van Gogh. Tiel iom post iom estis arigita grava kolekto de nuntempa arto. Krom sia portreto Eugène Boch posedis alian pentraĵon de van Gogh. Kiel lia fratino Anna, Eugène Boch elspezis grandan parton de la riĉeco, kiujn ili posedis el sia patro, Victor Boch, sukcesa negocisto, helpante aliajn artistojn. Ili aĉetis pentraĵojn el preskaŭ ĉiuj gravaj samtempuloj, plej parto ankaŭ iliaj amikoj.

Le la morto de Eugène Boch en 1941, li heredigis la pentraĵon "La poeto" – kiu estas la titolo de Van Gogh por lia portreto de Eugène Boch, kiun Boch estis ricevinta el Johanna van Gogh-Bonger (bofratino de van Gogh) laŭ la testamentoj de Vincent kaj Theo – al la muzeo Luvro. Nuntempe la pentraĵo estas videbla en la Pariza Musée d'Orsay. Parto de lia kolekto estis aĉetita de sia pranepo Luitwin von Boch kun la intenco krei muzeon pri Anna kaj Eugene Boch.

La retejo pri Eugene Boch estas eltenita el la Cremerie de Paris en la Hôtel de Villeroy. Ĝi estas eldonita de lia pranepo kaj de Drino. Thérèse Thomas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Berko, Patrick & Viviane (1981), Dictionary of Belgian painters born between 1750 & 1875, Knokke 1981, p. 51.
  • Boch, Anna; Eugène Boch (1994). Hommage à Anna et Eugène Boch. Musée de Pontoise. LCCN 95179953. OCLC 31175453.
  • Faider-Thomas, Thérèse (1971). Anna Boch und Eugène Boch: Werke aus den Anfängen der modernen Kunst. Mettlach, Villeroy & Boch. OCLC 420158. Katalogo de Moderne Galerie, Saarland Museum, Saarbrücken, 1971)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]