Jack Kirby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jack Kirby
Persona informo
Jack Kirby
Naskonomo Jacob Kurtzberg
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1917 (1917-08-28)
en Nov-Jorko
Morto 6-an de februaro 1994 (1994-02-06) (76-jaraĝa)
en Thousand Oaks
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Valhalla Memorial Park Cemetery vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko ManhatanoNov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Roz Kirby vd
Infanoj 4
Profesio
Alia nomo Jack Curtiss • Curt Davis • Lance Kirby • Charles Nicholas vd
Okupo desegnisto de bildrakonto • inkisto • bildliteratura verkisto • character designer • storyboard artist • animaciisto vd
Verkado
Verkoj Captain America ❦
Mirinda Kvaropo ❦
Thor ❦
Hulk ❦
Avengers ❦
X-Men ❦
Black Panther ❦
Silver Surfer ❦
Fourth World ❦
Kamandi ❦
Mister Miracle ❦
Eternal ❦
Inhumans vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacob Kurtzberg (Nov-Jorko; 28an de aŭgusto 1917 - Thousand Oaks, Kalifornio; 6an de februaro 1994), konita sub la plumnomo Jack Kirby, estis desegnisto de usonaj komiksoj. Oni konsideras lin unu el la plej influaj aŭtoroj el la historio de la usona bildliteraturo, kaj la antonomazia desegnisto de superherooj. Apud Stan Lee, li kreis dum la sesdekaj jaroj grandan parton el la plej gravaj ĉefroluloj el Marvel, kiel La Mirinda Kvaropo, Thor, La Venĝantoj aŭ la X-Men, antaŭenpuŝante la renaskiĝon de la genro dum la tiel nomita arĝenta aĝo de la komiksoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kirby komencis sian profesian karieron en la 1930-aj jaroj, laborante kiel desegnisto en gazetaro kaj studoj de bildstrioj. Li laboris kiel helpanto por la desegnoj de Popeye la maristo en la skipo de Max Fleischer. Poste li konis Joe Simon kiam ambaŭ laboris en Fox Komiksoj, kaj sekvis lin ĝis Timely, poste konata kiel Marvel Comics. Kun la eksplodo de la famo de la superherooj, kreita per la apero de Superman en 1938, Kirby komencis labori en ĝenro ĉiufoje pli orientita al la lukto kontraŭ la naziismo, kreante apud Joe Simon la Kapitanon Ameriko en 1940.

Kovrilo de Young Romance n-ro 11 de 1949.

Post sia reveno de la Dua Mondmilito, Kirby kultivis ĉiu tipon de ĝenroj kiel la nigra serio, infanrakontoj, romantikaj verkoj, sciencfikcio (Challengers of the Unknown, Sky Masters), de monstroj, ... Ĉio ĉi ŝanĝiĝis en 1961, kiam sekvante la ekzemplon de la Ligo de la Justeco de DC Komiksoj, la eldonejo Marvel decidas krei novan grupon de superherooj, kaj komisias ilin al Stan Lee kaj Jack Kirby.

La unua numero de la Mirinda Kvaropo aperis en novembro de 1961, kaj la homeco de la personecoj, plus la kombino de elementoj de aliaj multe pli komercaj ĝenroj de la epoko, katapultis la serion en la vendolistojn. Post la sukceso de la Mirinda Kvaropo, Lee kaj Kirby komencis kunlabori kune en la kreado de pli kaj pli da serioj por Marvel, ĝis en 1970 Kirby lasas la eldonejon por labori pri siaj propraj scenaroj en DC Comics.

La plej persona etapo de Kirby estas probable tiu de DC, kie li kreas seriojn kiel "Kamandi" aŭ "La Kvara Mondo".

En 1975 Kirby revenas al Marvel kaj kreas "La Eternaj", inspirante sin en parto en la teorioj de Erich von Däniken kaj en la Novaj Dioj de DC. En 1978 Kirby komencas dediĉi sin al la desegnofilmo, kaj liaj laboroj en la bildstrio estos ĉiufoje pli sporadaj kaj kun pli malgranda sukceso.