Massiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Massiel
Persona informo
Aliaj nomoj Massiel
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1947 (1947-08-02) (76-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Pablo Lizcano
Amkunulo Carlos Zayas Mariategui
Okupo
Okupo aktorokantaŭtoro
Verkoj La, la, la
vdr

María de los Ángeles Santamaría Espinosa (Madrido, 2an de aŭgusto 1947), pli konata per la arta nomo Massiel, estas kantisto, aktorino kaj hispana komponisto. Ŝi estas plej konata pro sia venko en la Festivalo de la Kanto de Eurovisión, en 1968, per la kanto La, la, la.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Ŝia unua publika kantado okazis en 1966 interpretante en Madrido la kanton "Di que no". Tiun saman jaron ŝi partoprenas en la nomita Festivalo de la Rozo en Romo, en tiu de Viña del Mar, en Ĉilio, kaj en tiu de Majorko, kie ŝi gajnas la premion de la kritiko.

En 1967 ŝi partoprenas en siaj du unuaj filmoj, Vestida de novia kaj Codo con codo, kaj atingas grandan sukceson en Hispanio kaj Hispanameriko per la kanto Rosas en el mar, verkita de Luis Eduardo Aute, kiel same poste per ties kanto Haleluja n-ro 1. Iuj de tiuj kantoj estis konsideritaj de multaj kiel iuj el la unuaj protestaj kantojnova kastilia kanto.

Partopreno en Eurovisión[redakti | redakti fonton]

Massiel en 2018, maldekstre

En 1968, kun dudek unu jaroj, alvenas ŝia granda ŝanco kaj ŝi gajnis la Festivalon de la Kanto de Eŭrovido en Royal Albert Hall de Londono, kun la temo La, la, la, skribita de la Dúo Dinámico. Ŝia triumfo fariĝis granda surprizo pro tio ke ŝi venkis la favoraton, la britan Cliff Richard kun ties kanto "Congratulations".

Estis unue antaŭvidite ke Hispanio estus reprezentita de la kant-aŭtoro Joan Manuel Serrat, kantante la saman temon, sed tagojn antaŭe Serrat petis kanti ĝin en la kataluna lingvo. La tiama registaro rifuzis kaj li estis anstataŭita de Massiel.

Post tiu triumfo, Massiel iĝis konata artisto je internacia nivelo, farante plurajn aperojn en kino kaj teatro, interpretante verkojn de Bertolt BrechtWilliam Shakespeare, kaj en programoj kaj serioj de televido de malsamaj landoj.

Postaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Kun la paŝo de la jaroj, ŝia muzika stilo variis. Laŭlonge de sia muzika vivo ŝi surbendigis pli ol kvindek diskojn. Ŝi kombinis sian muzikan faceton kun tiu de aktorino, partoprenante en pluraj filmoj kiel La vida alegre de Fernando Colomo. En teatro ŝi debutis en 1971 kun Fernando Fernán Gómez, kaj ankaŭ aperis en televidaj programoj.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Massiel estis edziĝinta en du okazoj, kaj ankaŭ havis longdaŭran rilaton kun la politikisto kaj ĵurnalisto Carlos Zayas. Ŝi havas du filojn.

Massiel estas tre konata en Hispanio en popola amaskomunikilaro pro sia persona vivo kaj pro sia socia engaĝiteco.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]