Lord Lothian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lord Lothian
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1882 (1882-04-18)
en Londono
Morto 12-an de decembro 1940 (1940-12-12) (58-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Nova Kolegio
Subskribo Lord Lothian
Familio
Patro Lord Ralph Kerr
Patrino Lady Anne Fitzalan-Howard
Frat(in)o David Kerr
Okupo
Okupo diplomatoĵurnalistopolitikisto • aristokrato
vdr

Philip Henry Kerr, 11-a Markizo de Lothian (naskiĝis la 18-an de aprilo 1882, mortis la 12-an de decembro 1940), membro en la ordeno de la Kardo, konata kiel Philip Kerr ĝis 1930, kiel Lord Lothian poste, estis brita politikisto, diplomato kaj redaktisto de ĵurnalo. Li estis privata sekretario de ĉefministro David Lloyd George inter 1916 kaj 1921. Post sukcedado de kuzo en la posteno de markizo de la skota regiono Lothian en 1930, li okupis negravan oficejon de 1931 ĝis 1932 en la nacia registaro, estrita de Ramsay MacDonald.

En la malfruaj 1930-aj jaroj, li estis ĉefa rekomendanto de apelacio de Nazia Germanio, emfazante la severaĵon de la Traktato de Versajlo kaj la danĝerojn de la komunismo de Stalin. De 1939 ĝis sia morto, li estis brita ambasadoro en Usono. Li pruvis tre sukcesa en gajnado de Usono por la brita militinvesto, precipe la leĝo pri milithelpa sistemo Lend-Lease, kiu pasis la kongreson post lia morto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]