Erto e Casso
Erto e Casso | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | PN Pordenono |
Geografia situo | 46° 16′ N, 12° 20′ O (mapo)46.26666666666712.333333333333Koordinatoj: 46° 16′ N, 12° 20′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 775 m |
Areo | 52 km² |
Loĝantaro | 373 (2023) |
Loĝdenso | 7 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Casso, Erto |
Najbaraj komunumoj | Castellavazzo (BL), Cimolais, Claut, Longarone (BL), Ospitale di Cadore (BL), Perarolo di Cadore (BL), Pieve d'Alpago (BL) kaj Soverzene (BL) |
Patrono | apostolo Bartolomeo
|
Poŝtkodo | 33080 |
Imposta kodo | D426 |
Kodo laŭ ISTAT | 093019 |
Telefona prefikso | 0427 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Erto e Casso estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, ĉ. 100 kilometrojn norde de Venecio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la provinco Pordenone, formale ekde oktobro 2017 restrukturita (pri tio vidu la provincan tekston). Fine de 2023 en la komunumo vivis 373 loĝantoj.
Digo de Vajont
[redakti | redakti fonton]La digo de Vajont estas neuzita digo en la komunuma areo, estas unu el la plej altaj digoj en la mondo, kun alteco de 262 m. Ĝi situas en la valo de la Vajont Rivero sub Monte Toc.
Konstruita de 1957 ĝis 1960, ĝi inkluzivas hidroelektran centralon. Ne nur rekorda laŭ alteco, ĝia dezajno estis pionierca per konstruo kiel duoble-arka digo, kiu kurbiĝis kaj altece kaj larĝe. Ĉi tiu ununura formo de la digo estis konstruita por disipi la puŝon kreitan de la pezo de la akvo al la flankoj de la digo, en la monton mem
Nokte, La 9-an de oktobro 1963, kaŭze de la preso de la akvoj, okazis terglito kiu descendis de Monto Toc kaj daŭris pli ol du mejlojn. Kiam la lavango trafis la akvon, ĝi kreis tri grandegajn cunamondojn. La unua trafis la proksiman vilaĝon Casso, la dua detruis partojn de la vilaĝo Erto. La tria ondo, kun laŭtaksa volumeno de 50 milionoj kubaj metroj da akvo kaj 250 metrojn alta, leviĝis preter la digo en la direkto de la urbo Longarone kiu situis malsupre de la diga rivero. La intenseco de la ondo kiu trafis Longarona estis duoble tiu de la atombombo kiu falis sur Hiroŝimon. Tiun nokton, 1 917 homoj estis mortigitaj.
Tiu estis unu el la plej severaj hom-kaŭzitaj katastrofoj, ilustrante la danĝeron enecan en grandskalaj inĝenieristikaj projektoj kiuj ĝenas la delikatan ekvilibron de la natura medio.