Mara parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita foto de Granda Barilrifo.

Mara parko estas parko en kiu areo de marolago estas protektita aŭ estas ekskluziva kaj por celoj de uzado por distro kaj por konservi specifan habitaton kaj sekurigi, ke la ekosistemo estu subtenita de la oficialaj organismoj. La majoritato de la marparkoj estas deklaritaj de registaroj kaj organizoj kiel naciaj parkoj «akvaj».

La Granda Barilrifo (angle Great Barrier Reef) estas la plej granda koralrifo de la mondo. La rifo estas en la Maro de Koralo, antaŭ la marbordo de Kvinslando nordoriente de Aŭstralio, sudoriente de okcidenta Nov-Gvineo kaj sude de Papuo-Nov-Gvineo. La rifo, kiu estas ĉirkaŭ 2 600 km longa, povas esti vidata el la spaco. Ĝi havas tre riĉan habitaton por granda kvanto de specoj: ĉirkaŭ 1 500 specioj de fiŝoj kaj pli ol 4 000 specioj de moluskoj. Sed ĉefe pli ol 400 specioj de koralo. Vidu artikolon Marparko Granda Barilrifo.

La Granda Blua Truo (angle Great Blue Hole) estas granda akvelfluejo aŭ "blua truo" ĉe la marbordo de Belizo. Ĝi situas en proksimo de centro de kariba lumtura rifo (Lighthouse Reef), ĉ. 80 km de la urbo Belizo. Ĝi estas okulfrape rimarkeble el la aero, ĝi montras malhelbluan surfacon en la turkizblua ĉirkaŭa akvo. La Granda Blua Truo havas diametron de pli ol 300 m kaj profundon de 145 m.

La Sistemo de Rezervejoj de la Bariero de la Rifo de Belizo estas serio de koralrifoj ĉe varia distanco de la marbordo de Belizo, nome je ĉirkaŭ 300 metroj de la marbordo norde kaj je ĉirkaŭ 40 km sude. Ĝi estas ĉirkaŭ 300 km longa, kio faras ĝin la dua plej granda sistemo de koralrifoj en la mondo post la Granda Barilrifo de Aŭstralio.