Granda Barilrifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Granda Barilrifo
Satelita foto de Granda Barilrifo.
Satelita foto de Granda Barilrifo.
Satelita foto de Granda Barilrifo.
korala rifo • natura kultura havaĵo de Aŭstralio • vidindaĵo [+]

Koordinatoj19° 15′ 58″ S, 148° 35′ 13″ O (mapo)-19.266148.587Koordinatoj: 19° 15′ 58″ S, 148° 35′ 13″ O (mapo)
Areo348 934,03 km² (34 893 402,883011 ha) [+]
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵonatura
Jaro1981 (5)
Numero154
RegionoAzio kaj Pacifiko
Kriterioj(vii) (viii) (ix) (x)

Granda Barilrifo (Aŭstralio)
Granda Barilrifo (Aŭstralio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Great Barrier Reef [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Map
vdr
Granda Barilrifo.

La Granda Barilrifo (ankaŭ Granda rifa bariero) estas la plej granda korala rifo de la mondo.[1][2] komponita de ĉirkaŭ 2,900 unuopaj rifoj[3] kaj 900 insuloj kiuj etendas tra ĉirkaŭ 2300 km sur areo de proksimume 344 400 km².[4][5] Ĝi etendas laŭlonge de la Korala Maro laŭ marbordo de Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi estas pli ol 2000 km longa kaj ties granda parto estas ŝirmata kiel Marparko Granda Barilrifo.

La Granda Barilrifo povas esti vidata el la ekstera spaco kaj estas la plej granda unuopa strukturo en la mondo farita el vivantaj organismoj.[6] Tiu rifa strukturo estas komponita el kaj konstruita de miloj da milionoj de etaj organismoj, konataj kiel koralaj polipoj.[7] Ĝi eltenas ampleksan diversecon de vivo kaj la tuta rifo estis elektita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1981.[1][2] CNN etiketis ĝin kiel unu el la sep naturaj mirindaĵoj de la mondo.[8] La Queensland National Trust nomumis ĝin kiel ŝtata ikono de Kvinslando.[9]

Granda parto de la rifo estas protektata de la Marparko Granda Barilrifo, kiu helpas limigi la efikon de homa uzado pro fiŝkaptado kaj turismo. Aliaj kontraŭmediaj premoj (minacoj) en la rifo kaj ties ekosistemo estas alfluo de fluaĵoj, klimata ŝanĝo akompanata de amasa koralblankigado, kaj ciklaj eksplodoj de la populacioj de dornokronaj marsteloj. Laŭ studo publikigita en Oktobro 2012 fare de Proceedings of the National Academy of Sciences, la rifo estis perdinta pli ol duono de sia korala kovro ekde 1985.[10]

La Granda Barilrifo estis dumlonge konata kaj uzata de la popoloj de Indiĝenaj aŭstralianoj kaj de Insulanoj de Toresa Markolo, kaj estas grava parto de la kulturo kaj spirita vivo de lokaj grupoj. La rifo estas tre populara destinejo por turistoj, speciale en la regionoj de la insuloj Whitsunday kaj Cairns. Turismo estas grava ekonomia aktiveco por la regiono, generante ĉirkaŭ 3 mil milionoj da aŭstraliaj dolaroj jare.[11]

En Novembro 2014, Google lanĉis la Gugla Subakva Stratvidaĵo en 3D de la Granda Barilrifo.[12]

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

La Granda Barilrifo estas klare videbla el aviadilo fluganta super ĝi.
Elaera foto.
Ardeinsulo, koralrifo en la sudo de la Granda Barilrifo.

La plej longa korala klifo en la mondo etendiĝas ĉe nordorienta marbordo de Aŭstralio en Korala maro. Eĉ kiam oni nomas ĝin rifo, tio ne estas unusola koneksa rifo, sed temas pri reto da rifoj, kiu longas pli ol 2000 km kaj larĝas 2 – 150 km, norde ĝi malproksimas diversloke eĉ nur 50 kilometrojn de lando. El la rifo supreniras super la surfacon multnombra kvanto de insuloj kaj insuletoj, el kiuj sur kelkaj eblas enloĝiĝi. Tio estas unusola konstruaĵo de vivaj kreituloj sur Tero videbla eĉ el Luno. Indiĝenaj loĝantoj nomis ĝin Waga Gaboo.

La Granda Barilrifo estas distinga trajto de dividaĵo de la Granda Disiganta Montaro. Ĝi inkludas la pli malgrandajn insulojn Murray.[13] Ĝi atingas el la Toresa Markolo (inter Bramble Cay, ties plej norda insulo, kaj la sudan marbordon de Papuo-Nov-Gvineo) en la nordo de nenomita marpasejo inter la Insulo Lady Elliot (ties plej suda insulo) kaj Fraser-insulo en la sudo. La Insulo Lady Elliot estas situanta je 1 915 km sudoriente de Bramble Cay en rekta linio.[14]

La teorio de Platotektoniko indikas, ke Aŭstralio havas kontinentan drivon, tio estas moviĝas norden laŭ rapideco de 7 cm jare, startinte dum la Kenozoiko.[15][16] Orienta Aŭstralio suferas periodon de tektona levo, kiu movis la akvodislimon en Kvinslando 400 km interne. Ankaŭ dum tiu tempo, Kvinslando suferis vulkanajn erupciojn kiuj kondukis al bazaltaj fluaĵoj de centraj kaj ŝildaj vulkanoj .[17] Kelkaj el tiuj iĝis vulkaninsuloj.[18] Post la Koralmara Baseno, koralrifoj ekkreskiĝis en la Baseno, sed ĝis antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, norda Kvinslando estis ankoraŭ en moderklimataj akvoj sude de tropikoj — tro malvarmaj por elteni koralan kreskon.[19] La historio de la disvolviĝo de la Granda Barilrifo estas kompleksa; post Kvinslando derivis en tropikajn akvojn, ĝi estis ege influita de rifaj kreskoj kaj malkreskoj kiam la marnivelo ŝanĝis.[20]

Rifoj povas pliiĝi en diametro ĉirkaŭ 1 ĝis 3 centimetrojn jare, kaj kreskas vertikale ie ajn el 1 ĝis 25 cm jare; tamen, ili kreskas nur super profundo de 150 metroj pro sia neceso de sunlumo, kaj ne povas kreski super la marnivelo.[21] Kiam Kvinslando estis rande al tropikaj akvoj antaŭ 24 milionoj da jaroj, kelkaj koraloj kreskis,[22]:29 sed la modelo de sedimentado tuj disvolviĝis en erozio fare de la Granda Disiganta Montaro; kio kreis riverdeltojn, marsedimentojn kaj malheligon, kiuj estas maltaŭgaj kondiĉoj por la koralkresko. Antaŭ 10 milionoj da jaroj, la marnivele ege malaltiĝis, kio poste ebligis sedimentadon. La subtavolaro de la rifo eble bezonis konstruiĝi el la sedimentoj ĝis sia bordo estis sufiĉe for por ke la venantaj sedimentoj ne malhelpu la koralkreskon. Aldone, proksimume antaŭ 400 000 jaroj estis partikulare varma periodo interglaciala kun pli altaj marniveloj kaj akvotemperatura ŝanĝo de 4  .[22]:37

La tero kiu formis la substraton de la nuna Granda Barilrifo estis marborda ebenaĵo formita el eroziitaj sedimentoj de la Granda Disiganta Montaro kun kelkaj pli grandaj montetoj (plej el kiuj estis mem restaĵoj de pli malnovaj rifoj[23] aŭ, en pli raraj okazoj, vulkanoj[22]:26).[22]:18 La Reef Research Centre (Rifa Esplorcentro), nome Kooperativa Esplorcentro, trovis koralan 'skeleton' kiel kuŝaejo kiu datas el duono da milionoj da jaroj.[24] La aŭtoritato de la Marparko Granda Barilrifo (GBRMPA) konsideras, ke la plej frua pruvaro de la kompletaj rifostructuroj estas de antaŭ 600 000 jaroj.[25] Laŭ la GBRMPA, oni supozas, ke la nuna, vivanta rifostrukturo ekkreskiĝis sur la pli malnova platformo antaŭ ĉirkaŭ 20 000 jaroj.[25] La "Australian Institute of Marine Science" konsentas, metante la komencon de la kresko de la nuna rifo en la tempo de la Lasta glacimaksimumo. En tiu epoko, la marnivelo estis 120 m pli malalta ol nuntempe.[23]

Elaera vido de la rifo Arlington.

El antaŭ 20 000 jaroj ĝis antaŭ 6 000 jaroj, la marnivelo leviĝis konstante tra la tuta mondo. Dum ĝi plialtiĝis, la koraloj povis tiam kreski pli alte sur la ĵus enakvigitaj marbordoj de la montetoj de la marborda ebenaĵo. Ĉirkaŭ antaŭ 13 000 jaroj la marnivelo estis nur 60 m pli malalta ol tiu nuna, kaj koraloj komencis ĉirkaŭi la montetojn de la marborda ebenaĵo, kiuj estis tiam fakte kontinentaj insuloj. Dum la marnivelo plialtiĝis, plej el la kontinentaj insuloj estis mergitaj. La koraloj povis tiam superkreski la mergitajn montetojn, por formi la nunajn rifojn kaj rifinsuletojn. La marnivelo de tiu areo ne multe plialtiĝis en la lastaj 6 000 jaroj.[23] La CRC Reef Research Centre ĉirkaŭkalkulas la aĝon de la nuna, vivanta rifostrukturon je 6 000 ĝis 8 000 jaroj.[24] La neprofundakvaj rifoj kiuj videblas en elaer-fotoj kaj en saelitaj bildoj kovras areon de 20 679 km2, plej (ĉirkaŭ 80%) el kiuj[26] estis kreskinta sur la pinto de kalkoŝtonaj platformoj kiuj estas restaĵoj de pasintaj (Pleistoceno) fazoj de rifokresko.[22]

La restaĵoj de iama barilrifo simila al tiu de la Granda Barilrifo estas en Kimberley, Okcidenta Aŭstralio.[27]

La Mondhereda Areo de la Granda Barilrifo estas dividita en 70 bioregionoj,[28] el kiuj 30 estas rifaj bioregionoj.[29][30] En la norda parto de la Granda Barilrifo, formiĝis bendorifoj kaj deltarifoj; tiuj strukturoj ne estas troveblaj en la cetero de la rifa sistemo.[24] Ankaŭ ne estas atoloj en la sistemo,[22]: 7 kaj rifoj ligitaj al la kontinento estas raraj.[22]:18

Tamen bordorifoj estas distribuataj amplekse, sed estas plej oftaj ĉe la suda parto de la Granda Barilrifo, ligitaj al altaj insuloj, por ekzemplo, ĉe la Insuloj Whitsunday. Lagunhavaj rifoj estas oftaj en la sudo de la Granda Barilrifo, kaj pli norde, ĉe la marbordo de la Golfeto Princino Karloto. Rifoj kun formo de duonluno estas la plej oftaj en la mezo de la sistemo, por ekzemplo la rifoj ĉirkaŭ la Lacertinsulo. Duonluna rifoj estas troveblaj en la fora nodo de la Marparko de la Granda Barilrifo, kaj en la Rifoj Swain (inter la 20a kaj la 22a paraleloj sudaj). Ebenaj rifoj estas troveblaj kaj en la nordaj kaj en la sudaj partoj, proksime de la Kabjorka Duoninsulo, de la Golfeto Princino Karloto, kaj ĉe Cairns. Plej el la insuloj de la rifoj estas sur ebenaj rifoj.[22]:158–160

Nesalakvaj elfluejoj povas havi surlokan efikon al la rifo, havigante liveradon de nesala akvo, foje riĉa en nutraĵoj kio kontribuas al eŭtrofikado.[31][32]

La rifo ĉiujare pligrandiĝas kaj kreskas elinterne kaj ekstere, ĉar polipoj, kreantaj ĝin, senĉese multiĝas kreante novajn unuopulojn. Ĉiu polipo estas ligata kun sia najbaro. Ĉiu specio de koralo havas sian propran formon de la kresko, per kio estiĝas granda variableco de la rifo, la plej diversaj montetoj, ebenaĵoj, tabuloj, branĉetoj kaj kornaroj.

La rifo prezentas unu el biologie plej riĉajn regionojn de la mondo. Jam longtempe biologoj klopodas per la plej diversaj metodoj taksi ties aĝon. Sukceso venis nur kiam geologia boraĵo (elfosaĵo) venis en lokojn, kie la maso de koraloj interkontaktiĝas kun subaĵo, do tie, kie foje la koraloj komencis kreski. Al ĝenerala surprizo montriĝis, ke la rifo estas aĝa nur je 600 000 jaroj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Verda martestudo sur la Granda Barilrifo.

La granda rifaro donas hejmon al pli ol mil specioj de fiŝoj kaj ĝi mem estas kreata de preskaŭ 400 specioj de koraloj.[33] La lokoj, kie ĝi supreniras la surfacon, servas kiel rifuĝejo de birdoj. Ĉirkaŭ 4 mil specioj de fiŝoj, 350 specioj da koraloj, dekoj da specioj de maraj serpentoj, krustacoj, lamenbrankuloj ks. kreas riĉan kaj komplikan ekosistemon, kiu estas komparebla nur kun Tropika pluva praarbaro. La Granda Barilrifo subtenas eksterordinaran vivodiversecon, inter kiu multaj vundeblajendanĝerigataj specioj, kelkaj el kiuj povas esti endemiaj de la rifaro.[34][35]

Tridek specioj de cetacoj estis registritaj en la Granda Barilrifo, kiel la Akrapinta baleno, la Hind-Pacifika ĝiba delfeno, kaj la Ĝiba baleno. Grandaj populacioj de dugongoj vivas tie.[35][36][37] Pli ol 1 500 fiŝospecioj vivas en la rifo, kiel la klaŭnfiŝo, la boharperko, la ruĝgorĝa imperiestro, kaj kelkaj specioj de Lutjanedoj kaj la koraltruto.[36] Kvardek naŭ specioj amasfrajas, dum aliaj okdek kvar specioj frajas aliloke en la teritorio.[38] Dek sep specioj de marserpentoj vivas en la Granda Barilrifo en varmaj akvoj ĝis 50 m de profundo kaj estas pli oftaj en la suda ol en la norda sekcio. Neniu el tiuj trovitaj en la Mondhereda Areo de la Granda Barilrifo estas endemiaj, kaj ankaŭ ne endanĝerita.[39]

Ses specioj de martestudoj venas al la rifoj por reproduktiĝi: nome la kelonio, la leda martestudo, la akcipitrobeka martestudo, la kareta martestudo, la aŭstralia ebendorsa martestudo kaj la oliveca martestudo. La kelonioj de la Granda Barilrifo havas du genetike distajn populaciojn, unu en la norda parto de la rifo kaj la alia en la suda parto.[40] Dek kvin specioj de marherboj en bedoj altiras dugongojn kaj testudojn,[36] kaj havigas habitaton por la fiŝoj.[22]:133 La plej oftaj genroj de marherboj estas Halophila kaj Halodule.[41]

Markrokodiloj vivas en mangrovoj kaj salmarĉoj ĉe la marbordo proksime de la rifo.[42] Nestumado ne estis registrita, kaj la salmarĉa krokodila populacio en GBRWHA estas de ampleksa teritorio sed de malalta denseco.[39] Ĉirkaŭ 125 specioj de ŝarkoj, rajojĥimeroj vivas en la rifaro.[43][44] Ĉirkaŭ 5 000 specioj de moluskoj estis registrita en la rifaro, kiel la giganta tridakno kaj variaj nudbrankuloj kaj konushelikoj.[36] Kvardek naŭ specioj de kudrilfiŝoj kaj naŭ specioj de hipokampoj estis registritaj.[39] Almenaŭ sep specioj de ranoj vivas en la insuloj.[45]

Ĉirkaŭ 215 specioj de birdoj (kiel 22 specioj de marbirdoj kaj 32 specioj de marbordaj birdoj) vizitas la rifojn kaj nestumas aŭ ripozas sur la insuloj,[22]:450–451 kiel la blankventra maraglo kaj la roza ŝterno.[36] Plej nestolokoj estas en la insuloj de la nordaj kaj sudaj regionoj de la Granda Barilrifo, kaj 1.4 ĝis 1.7 milionoj da birdoj uzas la lokojn por reproduktiĝi.[46][47] La insuloj de la Granda Barilrifo subtenas ankaŭ 2 195 konatajn plantospeciojn; tri el tiuj estas endemiaj. La nordaj insuloj havas 300–350 plantospeciojn kiuj tendencas esti lignaj, dum la sudaj insuloj havas 200 kiuj tendencas esti herbaj; la regiono Whitsunday estas la plej diversa, subtenante 1 141 speciojn. La plantoj estas disvastigitaj pere de birdoj.[45]

Acanthurus lineatus inter la koraloj de la rifo Flynn.

Estas almenaŭ 330 specioj de ascidiacoj en la rifa sistemo kun diametro de 1–10 cm. Inter 300–500 specioj de briozooj vivas en la rifaro.[44] Kvar cent koralaj specioj, kaj de malmolaj koraloj (Scleractinia) kaj de molaj koraloj (Alcyonacea) vivas en la rifoj.[36] La majoritato de tiuj frajas gametojn, kaj reproduktiĝas en amasaj frajadoj kiuj estas okazigitaj de la plialtigo de la martemperaturoj de la printempo kaj de la somero, la luna ciklo kaj la taga ciklo. Rifoj de la interno de la Granda Barilrifo frajas dum la semajno post la plena luno en oktobro, dum en la eksteraj rifoj oni frajas en novembro kaj decembro.[48] Iliaj oftaj molaj koraloj apertenas al 36 genroj.[49] Kvin cent specioj de maraj algoj aŭ makroalgoj vivas en la rifoj,[36] kiel dektri specioj de la genro Halimeda, kiuj lasas kalkoŝtonajn amasojn ĝis 100 m larĝa, kio kreas ekosistemetojn en la surfaco kio estis komparita kun la kovro de la pluvarbaro.[22]:185

En oktobro 1979 parto de Granda barilrifo estis proklamita kiel mara parko kaj en 1981 UNESKO proklamis ĝin monda naturrezervejo.[1]

Nuntempe ĉi tie ekzistas la tn. "verdaj zonoj", kie estas malpermesita ajna fiŝkaptado. Tio rilatas proksimume al 5 % da rifo, kio estas areo kun 16 000 kvadrataj kilometroj.

Kontraŭmediaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Martemperaturo kaj blankigo de la Granda Barilrifo.

Klimata ŝanĝo, poluado, la krondorna marstelo kaj fiŝkaptado estas la ĉefaj minacoj al la bonfarto de tiu rifosistemo. Aliaj minacoj estas ŝipakcidentoj, naftoverŝoj, kaj tropikaj ciklonoj.[50] La Skeleterozia Bendo, nome malsano de la ostokoraloj okazigita de la protozoo Halofolliculina corallasia, damaĝas 31 koralspeciojn.[51] Laŭ studo de 2012 de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, ekde 1985, la Granda Barilrifo perdis pli ol duono de siaj koraloj kaj du trionoj de la perdoj okazis el 1998 pro la faktoroj listigitaj antaŭe.[52]

Klimata ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

La Marparka Aŭtoritato de la Granda Barilrifo konsideras, ke la plej granda minaco al la Granda Barilrifo estas la klimata ŝanĝo, kio okazigas la oceanan varmigon kio siavice pliigas la koralblankigo.[53][54] Amasa koralblankigo okazis pro maraj varm-ondoj okazintaj en la someroj de 1998, 2002 kaj 2006,[55] kaj oni timas, ke tio estos ĉiujara okazo.[56] Se tutmonda plivarmigo pluas, koraloj ne povos elteni la pliiĝantajn oceanajn temperaturojn. Okazoj de koralblankigo kondukas al pliigo de la eblo de malsanoj, kiuj okazigas detruajn ekologiajn efikojn al la rifokomunumoj.[57]

En Julio 2017 UNESCO publikigis decidon, esprimante seriozan priokupigon pri la efikon de la koralblankigo en la Granda Barilrifo. Tiu decido avertis Aŭstralion, ke ĝi ne trafos la celojn de la informo "Reef 2050" sen konsiderinda laboro por plibonigi la akvokvaliton.[58]

Klimata ŝanĝo influas ankaŭ al aliaj formoj de rifa vivo — la gamo de preferataj temperaturoj de kelkaj fiŝoj kondukas ilin al serĉado de novaj habitatoj, kaj tio pliigas la mortindicojn de fiŝidoj en predataj marbirdoj. Klimata ŝanĝo ankaŭ tuŝas la populaciojn kaj disponeblan habitaton de martestudoj.[59]

Okazoj de koralblankigo en bentaj koralkomunumoj (pli profundaj ol 20 m) en la Granda Barilrifo ne estas tiom bone dokumentita kiel tiuj de ne tiom profundaj akvoj, sed ĵusa esplorado montris, ke la bentaj koralkomunumoj estas ĝuste tiom negative tuŝitaj pro la pliigo de la oceanaj temperaturoj. Oni trovis, ke kvin specioj de grandaj bentokoraloj de la Granda Barilrifo blankiĝis pro altaj temperaturoj, konfirmante, ke la bentokoraloj estas vundeblaj de la temperatura stresado.[60]

Poluado[redakti | redakti fonton]

Alia grava minaco kiun frontas la Granda Barilrifo estas poluado kaj malpliigita akvokvalito. La riveroj de nordorienta Aŭstralio poluas la Rifaron dum la tropikaj inundoj. Ĉirkaŭ 90% de tiu poluado venas el agrikultura fluado.[61] Ĉirkaŭ 80% el la tero apuda al la Granda Barilrifo estas uzata por agrikulturo inkludante intensivan kultivadon de sukerkano, kaj grava bredado de bovaro. Agrikulturaj praktikoj damaĝas la rifaron pro tropaŝtado, pliiganta elfluado de agrikulturaj sedimentoj, nutrantoj kaj kemiaĵoj inter kiuj sterko, herbicidoj kaj pesticidoj, kio reprezentas la plej gravan riskon por la bonfarto de la koraloj kaj de la biodiverseco de la rifoj.[62] Sedimentoj enhavantaj altajn niveloj de kupro kaj de aliaj pezaj metaloj fontintaj el la Minejo Ok Tedi en Papuo-Nov-Gvineo estas ebla polucirisko por la plej norda parto de la Granda Barilrifo kaj por la regionoj de la Toresa Markolo.[63]

Ĉirkaŭ 67% de koraloj mortis en la plej akre tuŝita norda parto de la rifaro, laŭ informo de la ARC Centre of Excellence for Coral Reef Studies.[64]

Homa uzado[redakti | redakti fonton]

La Granda Barilrifo estis delonge konata kaj uzata de Indiĝenaj aŭstralianoj kaj de Insulanoj de Toresa Markolo. Indiĝenaj aŭstralianoj estis loĝantaj en la areo dum almenaŭ 40 000 jaroj,[65] kaj Insulanoj de Toresa Markolo ekde antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj.[66] Por tiuj ĉirkaŭ 70 klanaroj, la rifaro estis ankaŭ grava kultura trajto.[67]

En 1768 la franco Louis de Bougainville trovis la rifaron dum esplora misio, sed li ne postulis la areon por Francio.[68] La 11an de junio 1770, la ŝipo "Endeavour", kapitanigita de la esploristo James Cook, surgrundiĝis sur la Granda Barilrifo el kio ricevis grandan damaĝon. Malpezigi la ŝipon kaj reflosigi ĝin dum venanta tajdo finfine savis ĝin.[69] Unu el la plej famaj vrakoj tie estis tiu de la ŝipo "Pandora" en la 29a de aŭgusto 1791, kio mortigis 35 homojn. La Queensland Museum fari arkeologiajn elfosaĵojn al la vrako de Pandora ekde 1983.[70] Ĉar la rifaro ne havas atolojn, ĝi restis tre malbone studita en la 19a jarcento.[22]:7 Dum tiu epoko, kelkaj el la rifarinsuloj estis minitaj por atingi kuŝejojn da guano, kaj oni konstruis lumturojn kiel indikiloj por la sistemo.[22]:452 kiel en la Insulo Raine, nome la plej frua ekzemplo.[71] En 1922, la Komitato de la Granda Barilrifo ekfaris multon de la plej frua esplorado de la rifaro.[22]:9

El la 1970-aj jaroj la aŭstralia registaro iniciatas diversajn projektojn por la bonfarto de la Granda Barilrifo.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 UNEP World Conservation Monitoring Centre (1980). Protected Areas and World Heritage – Great Barrier Reef World Heritage Area. Department of the Environment and Heritage. Arkivita el la originalo je 11a de Majo 2008. Alirita 14a de Marto 2009.
  2. 2,0 2,1 The Great Barrier Reef World Heritage Values. Alirita 3a de Septembro 2008.
  3. La Monda Heredareo de la Granda Barilrifo, kiu havas 348,000 km², havas 2900 rifojn. Tamen, tio ne inkludas la rifojn troviĝantajn en la Toresa Markolo, kiu havas ĉirkaŭkalkulitan areon de 37,000 km² kun eble 750 rifoj kaj sablejoj. (Hopley, p. 1)
  4. Fodor's. Great Barrier Reef Travel Guide. Alirita 8a de Aŭgusto 2006.
  5. Department of the Environment and Heritage Review of the Great Barrier Reef Marine Park Act 1975. Arkivita el la originalo je 18a de Oktobro 2006. Alirita 2a de novembro 2006. Arkivigite je 2006-10-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-18. Alirita 2016-02-06.
  6. Sarah Belfield (8a de Februaro 2002) Great Barrier Reef: no buried treasure. Geoscience Australia (Australian Government). Arkivita el la originalo je 1a de Oktobro 2007. Alirita 11a de Junio 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-01. Alirita 2016-02-06.
  7. Sharon Guynup. "Australia's Great Barrier Reef", Science World, 4a de Septembro 2000. Kontrolita 11a de Junio 2007.
  8. CNN. "The Seven Natural Wonders of the World". Kontrolita 6a de Aŭgusto 2006.
  9. National Trust Queensland Queensland Icons. Arkivita el la originalo je 2006-12-10. Alirita 17a de Oktobro 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-09-19. Alirita 2016-02-06.
  10. Eilperin, Juliet, "Great Barrier Reef has lost half its corals since 1985, new study says", The Washington Post, 1a de Oktobro 2012. Kontrolita 1a de Oktobro 2012.
  11. Access Economics Pty Ltd (2005). "Measuring the economic and financial value of the Great Barrier Reef Marine Park" (PDF). [1] Alirita la 6an de Februaro 2016.
  12. Google Launches Underwater Street View (16a de Novembro 2014).
  13. A. K. Lobeck. (1951) Physiographic Diagram of Australia. Nov-Jorko: The Geological Press, Columbia University. “to accompany text description and geological sections which were prepared by Joseph Gentili and R.W. Fairbridge of the University of Western Australia”.
  14. "Great Barrier Reef General Reference Map" (PDF). Great Barrier Reef Marine Park Authority. Septembro 2004. [2] Arkivigite je 2016-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 6an de Februaro 2016.
  15. Davies, P.J., Symonds, P.A., Feary, D.A., Pigram, C.J. (1987). “Horizontal plate motion: a key allocyclic factor in the evolution of the Great Barrier Reef”, Science 238 (4834), p. 1697–1700. 
  16. Hopley, p. 18.
  17. Hopley, p. 19
  18. Hopley, p. 26
  19. Hopley, p. 27
  20. Hopley, pp. 27–28
  21. “Great Barrier Reef”, '.
  22. 22,00 22,01 22,02 22,03 22,04 22,05 22,06 22,07 22,08 22,09 22,10 22,11 22,12 22,13 Hopley, David. (2007) The Geomorphology of the Great Barrier Reef: Development, Diversity and Change. Cambridge University Press. ISBN 978-1-139-46392-8.
  23. 23,0 23,1 23,2 . How the Great Barrier Reef Was Formed. Australian Institute of Marine Science (2003). Arkivita el la originalo je 17a de septembro 2010. Alirita 22 November 2006.
  24. 24,0 24,1 24,2 CRC Reef Research Centre Ltd What is the Great Barrier Reef?. Arkivita el la originalo je 22a de aŭgusto 2006. Alirita 28-a de majo 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-22. Alirita 2020-06-23.
  25. 25,0 25,1 Great Barrier Reef Marine Park Authority (2006) A 'big picture' view of the Great Barrier Reef. Reef Facts for Tour Guides. Arkivita el la originalo je 20a de junio 2007. Alirita 18a de junio 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-20. Alirita 2020-06-23.
  26. (1a de marto 2013) “Submerged banks in the Great Barrier Reef, Australia, greatly increase available coral reef habitat”, ICES Journal of Marine Science 70 (2), p. 284–293. doi:10.1093/icesjms/fss165. 
  27. Western Australia's Department of Environment and Conservation (2007) The Devonian 'Great Barrier Reef'. Arkivita el la originalo je 11a de septembro 2007. Alirita 12a de marto 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-11. Alirita 2020-06-23.
  28. Great Barrier Reef Marine Park Authority Representative Areas in the Marine Park. Arkivita el la originalo je 28a de septembro 2007. Alirita 23a de marto 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2020-06-23.
  29. Great Barrier Marine Park Authority Protecting the Bioregions of the Great Barrier Reef. Arkivita el la originalo je 2a de junio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-02. Alirita 2020-06-23.
  30. Great Barrier Reef Marine Park Authority Bio-region Information Sheets. Arkivita el la originalo je 31a de aŭgusto 2007. Alirita 23a de marto 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-31. Alirita 2020-06-23.
  31. . Wonky Holes. Catalyst transcript. Australian Broadcastiing Corporation (18a de majo 2006). Arkivita el la originalo je 19a de aprilo 2019. Alirita 17a de aprilo 2019.
  32. (15a de novembro 2002) “'Wonky holes' blamed for coral death”, New Scientist. Alirita 17a de aprilo 2019.. 
  33. ČTK (2019-08-30). Austrálie zhoršila prognózu Velkého bariérového útesu (ĉeĥe). České noviny. ČTK. Alirita 2019-08-31. “...je domovem 400 druhů korálů, 1500 druhů ryb a 4000 druhů měkkýšů, píše agentura Reuters.”.
  34. CSIRO (2006) Snapshot of life deep in the Great Barrier Reef. Arkivita el la originalo je 30a de aŭgusto 2007. Alirita 13a de marto 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-30. Alirita 2020-06-23.
  35. 35,0 35,1 Great Barrier Reef Marine Park Authority (2000) Fauna and Flora of the Great Barrier Reef World Heritage Area. Arkivita el la originalo je 14a de oktobro 2006. Alirita 24a de novembro 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-14. Alirita 2020-06-23.
  36. 36,0 36,1 36,2 36,3 36,4 36,5 36,6 CRC Reef Research Centre Ltd Reef facts: Plants and Animals on the Great Barrier Reef. Arkivita el la originalo je 21a de aŭgusto 2006. Alirita 14a de julio 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-21. Alirita 2020-06-23.
  37. Great Barrier Reef Marine Park Authority (2004) Environmental Status: Marine Mammals. The State of the Great Barrier Reef Report – latest updates. Arkivita el la originalo je 2a de oktobro 2006. Alirita 13a de marto 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-02. Alirita 2020-06-23.
  38. Great Barrier Reef Marine Park Authority Fish Spawning Aggregation Sites on the Great Barrier Reef. Arkivita el la originalo je 16a de decembro 2008. Alirita 14a de marto 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-16. Alirita 2020-06-23.
  39. 39,0 39,1 39,2 Appendix 2 – Listed Marine Species. Fauna and Flora of the Great Barrier Reef World Heritage Area (2000). Alirita 23a de majo 2007.[rompita ligilo]
  40. Dobbs, Kirstin. (2007) Marine turtle and dugong habitats in the Great Barrier Reef Marine Park used to implement biophysical operational principles for the Representative Areas Program. Great Barrier Marine Park Authority. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-18. Alirita 2020-06-23.
  41. Great Barrier Reef Marine Park Authority (2005) Environmental Status: Seagrasses. The State of the Great Barrier Reef Report – latest updates. Arkivita el la originalo je 2a de oktobro 2006. Alirita 23a de majo 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-02. Alirita 2020-06-23.
  42. Great Barrier Reef Marine Park Authority (2005) Environmental Status: Marine Reptiles. Arkivita el la originalo je 2a de junio 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-02. Alirita 2020-06-23.
  43. Environmental Status: Sharks and rays. The State of the Great Barrier Reef Report – latest updates. Arkivita el la originalo je 29a de marto 2007. Alirita 23a de majo 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-29. Alirita 2020-06-23.
  44. 44,0 44,1 Appendix 4 – Other species of conservation concern. Fauna and Flora of the Great Barrier Reef World Heritage Area (2000). Arkivita el la originalo je 31a de aŭgusto 2007. Alirita 13a de septembro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-31. Alirita 2020-06-23.
  45. 45,0 45,1 Appendix 5 – Island Flora and Fauna. Fauna and Flora of the Great Barrier Reef World Heritage Area (2000). Arkivita el la originalo je 31a de aŭgusto 2007. Alirita 13a de septembro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-08-31. Alirita 2020-06-23.
  46. Great Barrier Reef Marine Park Authority Environmental status: birds. The State of the Great Barrier Reef Report – latest updates. Arkivita el la originalo je 28a de septembro 2007. Alirita 23a de majo 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2020-06-23.
  47. Environmental status: birds Condition. The State of the Great Barrier Reef Report – latest updates. Arkivita el la originalo je 28a de septembro 2007. Alirita 23a de majo 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2020-06-23.
  48. Great Barrier Reef Marine Park Authority (2006) Information Fact Sheets No.20 Coral Spawning. Arkivita el la originalo je 14a de junio 2007. Alirita 27-a de majo 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2020-06-23.
  49. Australian Institute of Marine Science (2002) Soft coral atlas of the Great Barrier Reef. Arkivita el la originalo je 6a de aprilo 2007. Alirita 27a de majo 2007. Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-04-06. Alirita 2020-06-23.
  50. . Marine tourism impacts and their management on the Great Barrier Reef. CRC Reef Research Centre Technical Report No. 46. CRC Reef Research Centre (2002). Arkivita el la originalo je 18a de marto 2009. Alirita 8a de marto 2009. Arkivigite je 2009-03-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-18. Alirita 2020-06-23.
  51. AIMS Longterm Monitoring – Coral Diseases on the Great Barrier Reef – Skeletal Eroding Band. aims.gov.au. Arkivita el la originalo je 13a de julio 2009. Alirita 22a de aŭgusto 2009. Arkivigite je 2009-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-13. Alirita 2020-06-23.
  52. Eilperin, Juliet. "Great Barrier Reef has 'lost half its coral since 1985'", The Washington Post, 2a de oktobro 2012. Kontrolita 3a de oktobro 2012.
  53. "Global climate change, the Great Barrier Reef and our obligations", The National Forum, 19a de novembro 2004. Kontrolita 26a de septembro 2007. Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-12. Alirita 2020-06-23.
  54. Great Barrier Reef Marine Park Authority Our changing climate. Arkivita el la originalo je 29a de oktobro 2007. Alirita 26a de septembro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-29. Alirita 2020-06-23.
  55. Great Barrier Reef Marine Park Authority Coral Bleaching and Mass Bleaching Events. Arkivita el la originalo je 20a de aprilo 2006. Alirita 30a de majo 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-04-20. Alirita 2020-06-23.
  56. "Online version", 30a de januaro 2007. Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-12. Alirita 2020-06-23.
  57. (2011) “Metagenomic analysis of the coral holobiont during a natural bleaching event on the Great Barrier Reef”, Environmental Microbiology Reports 3 (6), p. 651–660. doi:10.1111/j.1758-2229.2010.00234.x. 
  58. Great Barrier Reef: Australia must act urgently on water quality, says Unesco. Arkivigite je 2017-06-03 per la retarkivo Wayback Machine The Guardian. Alirita la 3an de junio 2017
  59. Great Barrier Reef Marine Park Authority Climate change and the Great Barrier Reef. Arkivita el la originalo je 8a de decembro 2006. Alirita 16a de marto 2007.
  60. (2011) “Temperature-induced stress leads to bleaching in larger benthic foraminifera hosting endosymbiotic diatoms”, Limnology and Oceanography 56 (5), p. 1587–1602. doi:10.4319/lo.2011.56.5.1587.  Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-06-23.
  61. Coastal water quality. The State of the Environment Report Queensland 2003. Environment Protection Agency Queensland (2003). Arkivita el la originalo je 14a de junio 2007. Alirita 7a de junio 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2020-06-23.
  62. Human Impact on the Great Barrier Reef. University of Michigan. Arkivita el la originalo je 29a de aprilo 2013. Alirita 12-a de februaro 2014.
  63. Harris, P.T., 2001. Environmental Management of Torres Strait: a Marine Geologist’s Perspective, in: Gostin, V.A. (Ed.), Gondwana to Greenhouse: environmental geoscience – an Australian perspective. Geological Society of Australia Special Publication, Adelaide, pp. 317–328
  64. Griffith, Hywel, "Great Barrier Reef suffered worst bleaching on record in 2016, report finds", BBC News, 28a de novembro 2016.
  65. Great Barrier Reef Marine Park Authority (2006) Fact Sheet No. 4 – Aboriginal and Torres Strait Islander People and the Great Barrier Reef. Region. Arkivita el la originalo je 14a de junio 2007. Alirita 28a de majo 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2020-06-24.
  66. Great Barrier Reef Marine Park Authority reefED – GBR Traditional Owners. Arkivita el la originalo je 10a de aprilo 2013. Alirita 14a de marto 2009. Arkivigite je 2013-04-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-10. Alirita 2020-06-24.
  67. Great Barrier Reef Marine Park Authority Aboriginal & Torres Strait Islander Culture & Dugongs and Turtles. Arkivita el la originalo je 28a de septembro 2007. Alirita 23a de majo 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2020-06-24.
  68. . A history of exploration and research on the Great Barrier Reef. Australian Institute of Marine Science. Arkivita el la originalo je 16a de oktobro 2009. Alirita 11a de januaro 2010. Arkivigite je 2005-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-16. Alirita 2020-06-24.
  69. Verkoj de Granda Barilrifo ĉe Projekto Gutenberg
  70. Queensland Museum HMS Pandora. Arkivita el la originalo je 29a de aŭgusto 2006. Alirita 12a de oktobro 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-29. Alirita 2020-06-24.
  71. Raine Island Corporation. Arkivita el la originalo je 2a de novembro 2007. Alirita 20a de novembro 2007.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bell, Peter (1998). AIMS: The First Twenty-five Years. Townsville: Australian Institute of Marine Science. ISBN 978-0-642-32212-8.
  • Bowen, James; Bowen, Margarita (2002). The Great Barrier Reef : history, science, heritage. Cambridge : Cambridge University Press. ISBN 0-521-82430-3.
  • Done, T.J. (1982). "Patterns in the distribution of coral communities across the central Great Barrier Reef". Coral Reefs 1 (2): 95–107. Bibcode:1982CorRe...1...95D. doi:10.1007/BF00301691.
  • Hopley, David; Smithers, Scott G.; Parnell, Kevin E. (2007). The geomorphology of the Great Barrier Reef: development, diversity, and change. Cambridge University Press. ISBN 0-521-85302-8. [3] Alirita la 6an de Februaro 2016.
  • Hutchings, Pat; Kingsford, Mike; Hoegh-Guldberg, Ove (2008). The Great Barrier Reef: Biology, Environment and Management. CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-09557-1.
  • Lucas, P.H.C.; et al. (1997). The outstanding universal value of the Great Barrier Reef World Heritage Area. Great Barrier Reef Marine Park Authority. ISBN 0-642-23028-5.
  • Mather, P.; Bennett, I., eld. (1993). A Coral Reef Handbook: A Guide to the Geology, Flora and Fauna of the Great Barrier Reef (3a eld.). Chipping North: Surrey Beatty & Sons Pty Ltd. ISBN 0-949324-47-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]