Marc Bloch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marc Bloch
Persona informo
Naskonomo Marc Léopold Benjamin Bloch
Naskiĝo 6-an de julio 1886 (1886-07-06)
en 2-a Arondismento de Liono
Morto 16-an de junio 1944 (1944-06-16) (57-jaraĝa)
en Saint-Didier-de-Formans
Mortokialo ekzekuto • pafvundo
Tombo Le Bourg-d'Hem
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • Supera normala lernejo • Universitato de Lepsiko • Universitato de Strasburgo
Familio
Patro Gustave Bloch
Infano Étienne Bloch
Okupo
Okupo historiisto • mezepokisto • profesoro • membro de Franca rezistado • lektoro • universitata instruisto
Verkoj The royal touch; sacred monarchy and scrofula in England and France
Strange Defeat
The Historian's Craft
Annales. Histoire, Sciences sociales
vdr

Marc Léopold Benjamin BLOCH (Lyon, 6a de julio 1886-Saint-Didier-de-Formans, 16a de junio 1944) estis franca historiisto fakulo pri la Mezepoko en Francio kaj fondinto de la Skolo de Analoj. Li estis unu de la francaj intelektuloj plej elstaraj de la unua duono de la 20a jarcento. Dum la Dua Mondmilito li aliĝis al la Franca rezistado, estis arestita de la Gestapo la 8an de marto 1944. Dek tagojn post la elŝipiĝo en Normandio, li estis mortpafita kun aliaj 29 rezistantoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en juda familio de Elzaco, li estis filo de Sarah Ebstein kaj de la profesoro de historio de la antikveco Gustav Bloch. Li studis en la École Normale Supérieure kaj en la Fondaĵo Thiers en Parizo, same kiel en Berlino kaj Lepsiko. Li estis soldatigita komence de la Unua Mondmilito kun la rango de serĝento, kaj servis en infanterio. Li atingis la gradon de kapitano kaj ricevis la honoron de la Legio de Honoro.

Post tiu milito, li instruis en la Universitato de Strasburgo kaj, poste, ekde 1936 sukcedis Henri Hauser kiel profesoro de ekonomika historio en la Sorbono. En 1929 li fondis, kun Lucien Febvre, la faman publikaĵon Annales d'histoire économique et sociale (ekde 1945 Annales. Économies, Sociétés, Civilisations), nomo uzita ankaŭ por referenci al la nova historiografia tendenco estrita de Bloch kaj Febvre, konata kiel Skolo de Analoj.

Li havis grandan influon en la kampo de historiografio pere de la Annales kaj de nefinita manuskripto nome Apologie pour l'histoire ou Métier d'historien (eldonita de lia amiko Lucien Febvre, kiu estis tradukita kiel Enkonduko al la historio aŭ kiel Apologio por la Historio), en kiu li estis laboranta kiam li estis murdita de la naziistoj. La libro estas unu de la plej elstaraj de la historiografio de la 20a jarcento kaj proponas novan historion, fundamentita en tio socia kaj ekonomia, kun nova maniero alproksimiĝi al la fontoj, male al tio farita de lia profesoro Charles Seignobos.

En oktobro 1940, la reĝimo de Vichy, aplikante la rasismaj leĝoj, elpostenigis lin de la publiba servo pro lia familia deveno. Li mortis mortpafita, post esti torturita dum kelkaj horoj fare de la Gestapo, pro sia partopreno en la Franca Rezistado, en la 16-a de junio 1944, en loko de Saint-Didier-de-Formans, proksime al Lyon. Liaj lastaj vortoj ŝajne estis: "Vive la France!".

En siaj lastaj jaroj, li estis verkinta du fundamentajn tekstojn: nome Enkonduko al la historio, kio konsistas en meditado pri la metodo kiu iĝis referenckadro por la historiistoj de la socio, kaj La stranga malvenko, pri la momento de la falo de Francio en germana posedo, komence de la Dua Mondmilito.

Unu el la branĉoj en kiuj estis dividita la Universitato de Strasburgo post majo de 1968, nome la Universitato de Homaj Sciencoj de Strasburgo aŭ Université Strasbourg II, eknomiĝis en 1998 Universitato Marc Bloch liahonore.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rois et Serfs, un chapitre d'histoire capétienne; disertacio en 1920.
  • Réflexions d'un historien sur les fausses nouvelles de la guerre, 1921. reeld. Allia, 2010.
  • Les Rois thaumaturges, 1924; Gallimard en 1998.
  • Les Caractères originaux de l'histoire rurale française, Armand Colin, 1931; Pocket, 2006, kun prefaco de Pierre Toubert.
  • La Société féodale, 2 vol., 1939-1940; Albin Michel, 1 vol., 1998.
  • L'Étrange Défaite, 1940; publik. en 1946; Folio, 1990 (ISBN 2070325695).
  • Apologie pour l'histoire ou Métier d'historien, 1941; publik. en 1949.
  • La France sous les derniers Capétiens (1223-1328).
  • La Terre et le Paysan. Agriculture et vie rurale aux XVIIe et XVIIIe siècles, Armand Colin, 1999, artikoloj kun prefaco de Emmanuel Le Roy Ladurie.
  • Mélanges historiques, CNRS éd., 2011.