Lucien Febvre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucien Febvre
Persona informo
Naskonomo Lucien Paul Victor Febvre
Naskiĝo 22-an de julio 1878 (1878-07-22)
en Nancio
Morto 11-an de septembro 1956 (1956-09-11) (78-jaraĝa)
en Saint-Amour
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Universitato de Burgonjo
Okupo
Okupo historiistoprofesoro
vdr

Lucien FEBVRE (Nancy, 22a de julio 1878 - Saint-Amour, Jura, 26a de septembro 1956) estis unu de la plej gravaj francaj historiistoj. Fakulo pri la moderna epoko, famis pro la rolo kiun li ludis en la establado de la Skolo de Analoj, kiun li fondis en 1929 kun Marc Bloch.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Febvre devenis el familio de universitatanoj, en urbo de intelektuloj kiel Nancy. Li estis frue influita per la verkaro de la geografo Paul Vidal de la Blache dum sia restado en la Supera Normala Lernejo (1899-1902). Li doktoriĝis en historio en 1911 per la defendo de disertacio «Philippe II et la Franche-Comté», pri la rilatoj inter ekonomio kaj socio, enkondukante jam la gravon de tiuj rilatoj. Tuj poste li estis en la Universitato de Dijon.

Febvre luktis en la Unua Mondmilito, kaj eklaboris en la Universitato de Strasburgo en 1919, kiam Alzaco revenis al Francio, post esti germana ekde 1870. Li estis tie laboranta en 1929, kiam li kaj Marc Bloch fondis la publikaĵon Annales d'histoire economique et sociale, ĉirkaŭ kiu kristaliĝis la nomita Skolo de Analoj, de enorma gravo por la historiografio de la 20-a jarcento. En 1933 Febvre atingis katedron en la Kolegio de Francio, el kie li ege influis.

Li publikigis nombrajn verkojn dum la 1930-aj kaj komenco de la 1940-aj jaroj, sed la Dua Mondmilito interrompis lian laboron. La milito krome okazigis ankaŭ la murdon de lia amiko kaj kolego Marc Bloch fare de la germanaj naziistoj, kaj Febvre iĝis la estro de la Skolo de Analoj en la postmilta periodo, dum lia plej elstara disĉiplo kaj heredanto estis la historiisto Fernand Braudel, patro siavice de multaj postaj fakuloj. La posta heroigo de Marc Bloch (ĉar li estis membro de la Franca Rezistado kaj atestanto de la franca malvenkego en 1940), lasis duarange ties kolegon Febvre.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Philippe II et la Franche-Comté. Étude d'histoire politique, religieuse et sociale, Parizo, Honoré Champion, 1911.
  • Notes et documents sur la Réforme et l'Inquisition en Franche-Comté, Parizo, 1911.
  • Histoire de la Franche-Comté, Parizo, Boivin, 1912.
  • La Terre et l'évolution humaine, Parizo, Albin Michel, «L'évolution de l'Humanité», 1922.
  • Un Destin. Martin Luther, Parizo, PUF, 1928.
  • Civilisation. Évolution d'un mot et d'un groupe d'idées, Parizo, Renaissance du livre, 1930.
  • Le Rhin. Problèmes d'histoire et d'économie, Parizo, Armand Colin, 1935.
  • Encyclopédie française, 11 vol. inter 1935 kaj 1940, direktoro.
  • Le problème de l’incroyance au XVIe siècle. La religion de Rabelais], Parizo, Albin Michel, 1947.
  • Origène et Des Périers ou l'énigme du Cymbalum Mundi, Parizo-Ĝenevo, Droz, 1942.
  • Autour de l'Heptaméron. Amour sacré, amour profane, Parizo, Gallimard, 1944.
  • Les Classiques de la liberté: Michelet, Laŭzano, Traits, 1946.
  • Combats pour l'histoire, Parizo, Armand Colin, 1952. Tr. Combates por la historia, Altaya, 1999, ISBN 978-84-487-1960-9
  • Au cœur religieux du XVIe siècle, Parizo, SEVPEN, 1957. Tr. Erasmo, la Contrarreforma y el espíritu moderno, Orbis, 1985, ISBN 978-84-270-0071-1.
  • L’Apparition du livre, Parizo, 1958, kun Henri-Jean Martin.
  • Pour une histoire à part entière, Parizo, SEVPEN, 1962.
  • Europa, la génesis de una civilización, Crítica, 2001, ISBN 978-84-8432-252-8.