Péter Elemér Balás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Elemér Balás
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de januaro 1883(nun 1883-01-28)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 17-an de decembro 1947
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristolektoro
vdr

Péter Elemér Balás [balAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balás Péter Elemér, (ofte pli mallonge Balás P. Elemér) estis hungara juristo, altlerneja instruisto, korespona membro de Hungara Scienca Akademio (1943).

Péter Elemér Balás[1] naskiĝis la 28-an de januaro 1883 en Szabadka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 17-an de decembro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Elemér Balás akiris juran diplomon en Scienca Universitato Francisko Jozefo en 1905, sed pli frue li studis ankaŭ en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Lia unua laborejo estis en Makó, poste li laboris en juĝejo en Szeged (1905–1914), krome li ricevis permesilon pri juĝisto en 1909 en Budapeŝto. Inter 1916 kaj 1937 li laboris en la justicministerio, ekde 1935 kiel ĉefjuĝisto. Lia habilitiĝo okazis en 1934 en Szeged, inter 1937-1947 li estis katedrestro samloke (tamen li sekvis la universitaton al Kolozsvár (1940-1944). Li estis dekano dum studjaro. Lia filino estis arthistoriisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar büntető törvények zsebkönyve (1913)
  • Az árdrágító visszaélésekről szóló törvény a gyakorlatban (1917)
  • A tisztességtelen verseny (kunaŭtoro, 1924)
  • Rádió, szerzői jog, sajtójog (monografio, 1927)
  • Az uzsoráról szóló 1932: VI. törvénycikk magyarázata (1932)
  • Az okozatosság büntetőjogi problematikája (monografio, 1936)
  • Ungarns Privatrechtsgesetzbuch Entwurf (1940)
  • A kiskorúak és gondnokoltak büntető jogi védelme (1943)
  • Törvényjavaslat a szerzői jogról (1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]