Kamet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamet
monto [+]

Supermara alteco7 756 m [+]
Koordinatoj30° 55′ N, 79° 36′ O (mapo)30.9279.593333333333Koordinatoj: 30° 55′ N, 79° 36′ O (mapo)

Alteco7 756 m

Kamet (Barato)
Kamet (Barato)
DEC
Kamet
Kamet
Map
Kamet
Vikimedia Komunejo:  Kamet [+]
vdr
Kamet (maldekstre), Mandir Parbat (dua el maldekstre), Mana, Deoban, Nilgiri el Kuari.

Kamet (hindie कामेत) estas la dua plej alta monto en la Garhŭal regiono de Utarakando, Barato, post Nanda Devi. Ĝi estas en la distrikto Ĉamoli de Utarakando. Ties aspekto simila giganta piramido kun ebena pinta areo kun du montopintoj.

Grimpado[redakti | redakti fonton]

Pro sia loko apuda la Tibeta Altebenaĵo, Kamet estas tro fora kaj ne tiom facile alirebla kiel aliaj Himalajaj pintoj. Krome ĝi ricevas grandan forton de vento el la Altebenaĵo. Tamen, laŭ modernaj normoj, estas relative rekta ascendejo por tia alta monto. Fruaj esploristoj de la regiono devis fari longajn alproksimigajn piediradojn de ĉirkaŭ 321.9 km el Raniĥet tra densa montararbaro; la alireblo estas pli facila nuntempe.

Kvankam klopodoj grimpi Kamet ekis en 1855, la unua ascendo ne estis farita ĝis 1931 fare de Frank Smythe, Eric Shipton, R.L. Holdsworth kaj Leva Ŝerpa, membroj de brita ekspedicio. Kamet estis la unua montopinto super 7,620 m kiu estis grimpita, kaj estis la plej alta montopinto atingita ĝis la unua ascendo al Nanda Devi kvin jarojn poste.

Notoj[redakti | redakti fonton]