Gjaĉung Kang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gjaĉung Kang
monto
supermara alteco

7 952 m

Geografia situo 28° 6′ N, 86° 45′ O (mapo)28.09805555555686.742222222222Koordinatoj: 28° 6′ N, 86° 45′ O (mapo) f4
Gjaĉung Kang (Ĉinio)
Gjaĉung Kang (Ĉinio)
DEC
Gjaĉung Kang
Gjaĉung Kang
Situo de Gjaĉung Kang
Map
Gjaĉung Kang
vdr
Gjaĉung Kang.

Gjaĉung KangGyachung Kang (nepale ग्याचुङ्काङ, Gyāchung Kāng; ĉine) estas monto en la montaro Mahalangur Himal nome sekcio de Himalajo, kaj estas la plej alta pinto inter Ĉo Oju (8,201 m) kaj Everest (8,848 m). Ĝi staras sur la limo inter Nepalo kaj Ĉinio. Kiel la dekkvina plej alta pinto en la mondo, ĝi estas ankaŭ la plej alta pinto kiu ne estas ok mil metrojn alta; el tio ĝi estas multe malpli konata ol la plej malaltaj el la okmiluloj, kiuj estas nur ĉirkaŭ 100 m pli altaj. Tiel ankaŭ la manko de grava elstareco (700 m) kontribuas al ties relativa senfameco.

Grimpado[redakti | redakti fonton]

La monto estis por la unua fojo grimpita la 10an de aprilo, 1964 fare de Y. Kato, K. Sakaizawa kaj Pasang Phutar,[1] kaj la venontan tagon fare de K. Machida kaj K. Yasuhisa.

La norda flanko estis grimpita en 1999 fare de slovena ekspedicio kaj estis ripetita de Yasushi Yamanoi en 2002.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Japanese Team Conquers 25,910‐Foot Himalaya Peak". NY Times. 19an de aprilo, 1964. Arkivita el la originalo la 6an de septembro 2018.