Hamadria paviano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hamadria paviano

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Primatoj
Familio: Cerkopitekedoj
Genro: Papio
Specio: P. hamadryas
Papio hamadryas
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Geografia arealo
Geografia arealo
Geografia arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hamadria paviano (Papio hamadryas) estas specio de paviano el la familio de Cerkopitekedoj. Ĝi estas la plej norda el ĉiuj paviano, indiĝena de la Korno de Afriko kaj de la sudokcidenta pinto de la Araba Duoninsulo. Tiuj regionoj havigas habitatojn kun la avantaĝo por tiu specio de pli malmultaj naturaj predantoj ol la centraj aŭ sudaj afrikaj regionoj kie estas aliaj pavianoj. La Hamadria paviano estis religia animalo en la antikva Egipto kaj aperas en variaj roloj en la Religio de Antikva Egiptio, kaj de tie ties alternativa nomo de 'sakra paviano'.[2]

Fizika priskribo[redakti | redakti fonton]

Krom la rimarkinda seksa dimorfismo (maskloj estas preskaŭ dufoje pli grandaj ol femaloj, kio estas komuna en la pavianoj[2]) tiu specio ankaŭ montras diferencojn en koloraro inter plekreskuloj. Plekreskaj maskloj havas elstaran mantelon (hararmantelo kaj mantelo), arĝentblankecan, kiun ili disvolvigas je la deka jaro, dum la femaloj estas senmantelaj kaj ĝenerale brunaj. Iliaj vizaĝoj gamas el ruĝa al sablokolora kaj al malhelbruna.[3]

Maskloj havas korpon de ĝis 80 cm kaj pezas 20–30 kg; femaloj pezas 10–15 kg kaj havas korpolongon de 40–45 cm.[4] La vosto aldonas pliajn 40–60 cm al la longo, kaj finas per malgranda harartufo. Idoj estas tre malhelbrunaj aŭ nigraj kaj pli helaj post unu jaro. Hamadria paviano atingas seksan maturecon je 4 jaroj ĉe maskloj kaj inter 5 kaj 7 jaroj por maskloj.[5]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gippoliti, S. (2008). “Papio hamadryas”, Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj 2008, p. e.T16019A5354647. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T16019A5354647.en. 
  2. 2,0 2,1 Swedell, Larissa. (15-a de oktobro 2015) Strategies of sex and survival in hamadryas baboons : through a female lens. ISBN 9781317343820. OCLC 925332690.
  3. Butynski, T. (2013) The Mammals of Africa. Bloomsbury, p. 221–224.
  4. Sacred Baboon (Papio hamadryas). World Association of Zoos and Aquariums. Arkivita el la originalo je 21-a de julio 2015. Alirita 4a de julio 2011. Arkivigite je 2015-07-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-07-21. Alirita 2020-08-26.
  5. Rowe, Noel. The Pictorial Guide to Living Primates, Pogonias Press (Charlestown, Rhode Island: 1996)