The Lady Vanishes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Lady Vanishes
filmolonga filmo
Originala titolo The Lady Vanishes
Originala lingvo angla lingvo • germana lingvo • franca lingvo • itala lingvo
Kina aperdato 7 okt. 1938, 1 nov. 1938, 13 nov. 1976, 2 jan. 1939
Ĝenro spionada filmo, comedy thriller, filmo bazita sur romano, krimfilmo, detective film
Kameraado Jack E. Cox
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Edward Black
Scenaro Sidney Gilliat • Frank Launder • Ethel Lina White
Loko de rakonto Londono
Muziko de Charles Williams
Rolantoj Margaret Lockwood • Michael Redgrave • Paul Lukas • May Whitty • Cecil Parker • Linden Travers • Naunton Wayne • Basil Radford • Googie Withers • Catherine Lacey • Mary Clare • Alfred Hitchcock
Produktinta firmao Gainsborough Pictures 
Gaumont-British Picture Corporation
IMDb
vdr

The Lady Vanishes estas brita filmo de 1938 reĝisorita de Alfred Hitchcock, kaj en ĝi stelulis Margaret Lockwood kaj Michael Redgrave.[1] Verkita de Sidney Gilliat kaj Frank Launder, la filmo estas bazita sur la romano de 1936 nome The Wheel Spins de Ethel Lina White.

La filmo estis grava sukceso de Hitchcock, nome "unu el la plej grandaj trajnfilmoj el la ora epoko de la ĝenro", laŭ Philip French, en kiu Miss Froy (May Whitty), nome brita spiono maskita kiel guvernistino, malaperas dum trajnveturado tra la fikcia eŭropa lando Bandrika.[2] Pro tiu filmo Hitchcock ricevis la premion de la "New York Film Critics Circle" de 1938 al la Plej Bonkvalita Reĝisoro.[3] Tiukadre Benjamin Crisler, kinkritikisto de New York Times, verkis en junio 1938: "Estas tri unikaj kaj valoraj institucioj kiujn la Britoj havas kaj ni en Usono ne havas: nome la Magna Carta, la Tura ponto kaj Alfred Hitchcock, la plej granda reĝisoro de kinaj melodramoj en la mondo."[4]

The Lady Vanishes estis filmita en la studioj Gainsborough de Islington (Londono). Hitchcock altiris la atenton de Holivudo per la filmo kaj relokiĝis al Holivudo tuj post ties publikigo.[5] Kvankam la tri antaŭaj klopodoj de la reĝisoro estis ne tre sukcesaj por la biletvendado, The Lady Vanishes estis tre sukcesa, kaj konfirmis la kredon de la usona produktoro David O. Selznick ke Hitchcock ja havis futuron en la Holivuda kinarto.[6][7]

La British Film Institute rangigis The Lady Vanishes la 35a plej bonkvalita brita filmo de la 20a jarcento. En 2017 sondenketo de 150 aktoroj, reĝisoroj, verkistoj, produktoroj kaj kritikistoj por la gazeto Time Out rangigis ĝin la 31a plej bonkvalita iama brita filmo.[8] Restinte unu el la plej famaj btitaj filmoj de Hitchcock,[6] oni faris refilmon (samnome titolita The Lady Vanishes) kiu estis publikita en 1979, kaj en marto 2013 la BBC elsendis televidan adapton denove samnome titolitan The Lady Vanishes en kiu stelulis Tuppence Middleton kiel Iris. Bill Kenwright adaptis la filmon de 1938 al teatra versio, kiu iris al tutlanda turneo en 2019. En tiu teatraĵo stelulis geedzoj Juliet Mills kaj Maxwell Caulfield kaj Lorna Fitzgerald.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spoto 1992, p. 72.
  2. French, Philip, "My favourite Hitchcock: The Lady Vanishes", 24a de julio 2012.
  3. The Lady Vanishes. Turner Classic Movies. Arkivita el la originalo je 11a de julio 2017. Alirita 24a de aŭgusto 2017.
  4. "Hitchcock: Master Melodramatist", The New York Times, 12a de junio 1938.
  5. Brenner, Paul. The Lady Vanishes. Allmovie. Alirita 22a de januaro 2013.
  6. 6,0 6,1 Spoto 1992, p. 71.
  7. The Lady Vanishes. Turner Classic Movies. Alirita 22a de januaro 2013.
  8. "The 100 best British films". Time Out. Alirita la 24a de oktobro 2017
  9. "The Lady Vanishes UK Tour", British Theatre.com, BRITISHTHEATRE.COM, 13a de novembro 2018. Kontrolita 22a de novembro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]