Margaret Lockwood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margaret Lockwood
Persona informo
Margaret Lockwood
Naskonomo Margaret Mary Day Lockwood
Naskiĝo 15-an de septembro 1916 (1916-09-15)
en Karaĉio
Morto 15-an de julio 1990 (1990-07-15) (73-jaraĝa)
en Kensington
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Tombo Putney Vale Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • Sydenham High School • Arts Educational School vd
Familio
Infanoj Julia Lockwood vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • aktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1928– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margaret Mary Day Lockwood (15a de Septembro 1916 – 15a de Julio 1990), estis angla aktorino]. Ŝi estis unu el la plej popularaj britaj kinostelulinoj de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, kaj inter ŝiaj filmaperoj menciendas The Lady Vanishes (1938), Night Train to Munich (1940), The Man in Grey (1943), kaj The Wicked Lady (1945). Ŝi estis nomumita por la premio BAFTA al la Plej Bonkvalita Brita Aktorino pro sia ludo en la filmo de 1955 nome Cast a Dark Shadow. Ŝi stelulis ankaŭ en la televida serio Justice (1971–74).

Ŝi ekkarieris en la dua duono de la 1930-aj jaroj por la brita kompanio British Lion. Ŝi famiĝis en 1937 per la filmo Doctor Syn por Gaumont British, kaj sekve ŝi estis kontraktita de Gainsborough Pictures. Ĉefaj filmoj de tiu epoko estis Bank Holiday, reĝisorita de Carol Reed kaj The Lady Vanishes, reĝisorita de Alfred Hitchcock, en kiu ŝi stelulis kun Michael Redgrave. En 1939 ŝi laboris en Nordameriko por Susannah of the Mounties (1939), kun Shirley Temple kaj Randolph Scott, kaj poste por Rulers of the Sea (1939), kun Will Fyffe kaj Douglas Fairbanks Jr.. Kvankam ŝi ricevis proponojn por pluee labori en Usono, samjare ŝi revenis al Britio. Eble la ĉefaj filmoj de ŝia karierpinto estis The Man in Grey (1943), kaj The Wicked Lady (1945). En la dua duono de la 1950-aj jaroj ŝi laboris por televido. Ŝi faris finan filmaperon en 1976 por The Slipper and the Rose de Bryan Forbes.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]