The Trouble with Harry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Trouble with Harry
filmo
Originala titolo The Trouble with Harry
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27 sep. 1955, 1955, 3 okt. 1955, 18 jan. 1956
Ĝenro mistera filmo, comedy thriller, filmo bazita de literatura verko, filma dramo, krimfilmo
Kameraado Robert Burks
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro John Michael Hayes • Jack Trevor Story
Loko de rakonto Vermonto
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Edmund Gwenn • John Forsythe • Shirley MacLaine • Mildred Natwick • Mildred Dunnock • Jerry Mathers • Royal Dano • Alfred Hitchcock
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

The Trouble with Harry estas usona komedia nigra filmo per Technicolor de 1955 reĝisorita de Alfred Hitchcock. La scenaro de John Michael Hayes estis bazita sur la romano de 1950 de Jack Trevor Story. En ĝi stelulis Edmund Gwenn, John Forsythe, Mildred Natwick, Jerry Mathers kaj Shirley MacLaine en sia kindebuto. The Trouble with Harry estis publikigita en Usono la 30an de septembro, 1955, poste republikigita en 1984 post la distriburajtoj estis akiritaj de Universal Pictures.

La agado en The Trouble with Harry okazas dum sun-plena aŭtuno en la kamparo de Vermonto. La folifalo kaj la bela pejzaĝo ĉirkaŭ la vilaĝo, same kiel la hela muziko de Bernard Herrmann, ĉio kreas idilian tonon. La historio temas pri kiel la lokanoj de malgranda vilaĝo de Vermont reagas kiam oni trovas la korpon de mortinta viro nome Harry sur monteto. La filmo estas, tamen, ne vere primurda mistero; ĝi estas esence amafera komedio kun nur trileraj nuancoj, en kiuj la kadavro utilas kiel makgufino. Kvar lokanoj fine kunlaboras por solvi la problemon kion fari kun Harry. En la procezo la pli juna duopo (artisto kaj tre juna, dufoje vidvino) enamiĝas kaj iĝas paro, geedziĝonta. Ankaŭ la aliaj du lokanoj (kapitano kaj fraŭlinego) enamiĝas.

La filmo estis unu el malmultaj veraj komedioj de Hitchcock (kvankam ja plej el liaj filmoj havas iomajn elementojn de ironia aŭ makabra humoro). La filmo enhavas ankaŭ tion kio estis, tiame, rektan sinceran dialogon. Unu ekzemplo de tio estas kiam la rolulo de John Forsythe senhonte diras al la rolulo de MacLaine, ke li dezirus pentri nudan portreton de ŝi. La aserto estis tre rekte klara kompare kun tiuj de aliaj tiutempaj filmoj.

Geaktoroj kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Edmund Gwenn kiel Capt. Albert Wiles
  • John Forsythe kiel Sam Marlowe
  • Shirley MacLaine kiel Jennifer Rogers
  • Mildred Natwick kiel Miss Ivy Gravely
  • Mildred Dunnock kiel Mrs. Wiggs
  • Jerry Mathers kiel Arnie Rogers
  • Royal Dano kiel Deputy Sheriff Calvin Wiggs
  • Parker Fennelly kiel Millionaire
  • Barry Macollum kiel Tramp
  • Dwight Marfield kiel Dr. Greenbow
  • Philip Truex kiel Harry Worp (la kadavro, eksterliste)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]