Natalia Verbeke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natalia Verbeke
Persona informo
Naskonomo Natalia Carolina Verbeke Leiva
Naskiĝo 23-an de februaro 1975 (1975-02-23) (49-jaraĝa)
en Caballito,  Argentino
Lingvoj hispana
Loĝloko Madrido
Ŝtataneco HispanioArgentino
Alma mater RESAD
Familio
Amkunulo Miguel Abellán • Gonzalo Miró
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

Natalia Carolina VERBEKE Leiva (naskiĝinta la 23-an de februaro 1975 en la kvartalo Caballito de Bonaero, Argentino) estas hispana aktorino de argentina kaj flandra origino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Verbeke pasigis sian infanaĝon en Argentino ĝis ŝi estis 11-jaraĝa, kiam ŝi translokiĝis al Madrido kun sia familio, decido farita de ŝia patro pro la politika kaj socia krizo, kiun Argentino travivis dum tiu tempo. En Madrido, Verbeke studis ĉe la Supera Reĝa Lernejo de Drama Arto kaj ĉe la Lernejo Guindalera. Verbeke ĉeestis ankaŭ la kurson "Interpretado por profesiuloj" de John Strasberg, filo de Lee Strasberg, krom studi nuntempan dancon kun Josefina Tomás kaj flamenkan dancon kun Miguel Sandoval, Carmen Romera kaj Victor Ullate.

En 1998, Verbeke debutis en kinarto per Un buen novio (Bona koramiko/bona edzo), en kiu ŝi ĉefrolis apud Fernando Guillén Cuervo. Pro sia rolo, ŝi ricevis premion "por la plej bela vizaĝo en hispanlingva filmo". Aliaj filmoj, kiel Nadie conoce a nadie (Neniu konas iun), El hijo de la novia (Filo de la novedzino) kaj precipe El otro lado de la cama (La alia flanko de la lito), katapultis Verbeke al famo. Ŝi ricevis du Ondas-premiojn pro ĉi-lastaj du filmoj. Ŝi estis nomumita kiel plej bonkvalita aktorino fare de la nacia Unio de Aktoroj pro sia agado en El otro lado de la cama. En 2005, ŝi ĉefrolis kiel Maria en A golpes. En 2011 ŝi ludis ĉefrolon (kiel hispana servistino, kiu skuas la mondon de sia "patrono") en franca filmo, Les Femmes du 6e étage (La virinoj en la 6-a etaĝo) kun Fabrice Luchini kaj Sandrine Kiberlain.

Surscene, Verbeke partoprenis en produktado de la ŝekspira komedio Somermeznokta sonĝo en Anglio. En televido, ŝi ĉefrolis en El pantano (La Rezervujo), Al filo de la ley (Ĉe la rando de la leĝo), kaj en 2014 ankaŭ partoprenis en la serio Bienvenidos al Lolita (Bonvenon al Lolita).

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]