Eugenio Derbez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugenio Derbez
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1962 (1962-09-02) (61-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj meksika hispana lingvo
Loĝloko Los-AnĝelesoKalifornioUsono
Ŝtataneco Meksiko
Familio
Patrino Silvia Derbez
Frat(in)o Silvia Eugenia Derbez
Edz(in)o Victoria Ruffo • Alessandra Rosaldo
Amkunulo Sarah Bustani • Dalilah Pérez
Infanoj Aislinn Derbez • Vadhir Derbez • José Eduardo Derbez • Aitana Derbez
Okupo
Okupo televida aktoro • filmaktoro • verkistofilmreĝisoroscenaristo • televida produktoro
vdr

Eugenio GONZÁLEZ DERBEZ naskiĝis la  2-an de septembro 1961(nun 1961-09-02) estas meksika aktoro, komikulo, scenaristo, verkisto, entreprenisto, kinproduktoro kaj reĝisoro. En 2014 li estis rekonita de Variety kiel la plej influa hispanlingva viro en la distra industrio.

Eugenio Derbez estas unu el la plej influaj aktoroj en Latin-Ameriko kaj estas unu el la plej agnoskitaj aktoroj inter la hispanparolantoj en Usono.

Lia plenlonga filmo Instructions Not Included, kiun li reĝisoris, kunverkis kaj ĉefrolis iĝis la plej sukcesa Hispanlingva filmo iam ajn en Usono kaj tutmonde, ĝi superis multajn biletvendajn rekordojn per gajno de 99 milionojn da dolaroj.[1]

Sola aŭ kun Gus Rodríguez, Eugenio rolis, verkis, reĝisoris, produktis aŭ kreis plurajn popularajn hispanlingvajn televidajn spektaklojn kiel Al Derecho y Al Derbez, Derbez en cuando, XHDRBZ, Vecinos y La familia P. Luche.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instructions Not Included (2013) (angle). IMDb. Alirita 2020-06-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]