Rita rita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rita rita Day.png
Rita rita Day

Rita rita (en bengala: রিঠা) estas specio de bagreda katfiŝo kiu troviĝas tra lokoj de tuta suda Azio. Ĝi estis registrita en Afganio, Bangladeŝo, Barato, Birmo, Nepalo kaj Pakistano. Ĝi estas unu el la gigantoj de sia genro, ĉar ili atingas longon de 150 cm. Ĝi estas komerce fiŝkaptita por homa konsumado.

R. rita estas nevigla, fundo-loĝanta katfiŝo.[1] Ĝi loĝas en riveroj kaj estuaroj, preferante kotecan anstataŭ klaran akvon. Ĝi ankaŭ preferas akvojn de trankvilaj kirlejoj.

R. rita estas ĉiomanĝanta katfiŝo; la kerno de ties dieto konsistas el moluskoj. Aldone, ĝi manĝas malgrandajn fiŝojn, krustulojn, insektojn, same kiel putriĝantan organikan materialon.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (June 2006) “Surface architecture of the mouth cavity of a carnivorous fish Rita rita (Hamilton, 1822) (Siluriformes, Bagridae)”, Belg. J. Zool. (PDF136 (2), p. 155–162.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-20. Alirita 2020-10-18.