Márton Rajki
Márton Rajki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Mór |
Naskiĝo | la 23-an de septembro 1901 en Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 30-an de julio 1959 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Megyeri Cemetery (en) , 46 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pledadvokato revoluciulo |
Márton Rajki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajki Márton estis hungara advokato, martiro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Klein Mór ĝis 1935.
Márton Rajki[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1901 en Zenta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Senta en Serbio), li mortis la 30-an de julio 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Márton Rajki devenis el juda familio. En 1920 li rifuĝis al Budapeŝto pro la serba okupado. Li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato Péter Pázmány en 1924. Post 4 jaroj li advokatiĝis en Újpest. En 1938 li kristaniĝis. Inter 1942-1944 li estis soldato, poste trudlaboristo, fine li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Depost la 2-a mondmilito li denove estis advokato. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis signifa revoluciulo en Újpest. En 1957 li estis arestita, post 2 jaroj kondamnita je morto. Li edziĝis en 1928, lia edzino naskis filon en 1932.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo kaj placo en Újpest
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2020-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto
- hungarlingva biografio
- [1][rompita ligilo]
- [2]