Christian Cimpa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Christian Cimpa
Dum la prezentado de la libro Der Flug des Kakadus, la germana traduko de "Flugi kun kakatuoj" de Trevor Steele, Vieno 2019
Dum la prezentado de la libro Der Flug des Kakadus, la germana traduko de "Flugi kun kakatuoj" de Trevor Steele, Vieno 2019
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1965 (1965-05-18) (57-jara)
Ŝtataneco Aŭstrio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Christian CIMPA (naskiĝis 18-an de majo 1965) estas esperantisto ekde 1988.

Libroprezentado de Turmstraße 4, la germana traduko de "Turstrato 4" de Hans Weinhengst, Vieno 2017. De maldekstre: Christian Cimpa, Jorghi Poll, Kurt Lhotzky

Ekde 01.09.1990 kunlaboranto en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno, li estis kunorganizanto de la 77a UK 1992 en Vieno, kuneldonisto de la revuoj Informilo de IEMW kaj La dua jarcento kaj kunlaboranto de la eldonejoj Pro Esperanto kaj Internacia Esperanto-Muzeo. Parolanto por la Esperanto-redakcio de Radio Aǔstria Internacia ekde 1994 (ĝis la fino de la 1990aj jaroj). Li kontribuis per variaj artikoloj al Esperanto aktuell kaj aliaj Esperanto-revuoj. Anstataǔante la malsaniĝintan Helga Farukuoye li instruis Esperanton en Viena popolaltlernejo.


Christian Cimpa tradukis la romanojn Tur-strato 4 (de Hans Weinhengst) kaj Flugi kun kakatuoj (de Trevor Steele) en la germanan.