Hans Weinhengst
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Hans Weinhengst | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1904 en Statzendorf |
Morto | majo 1945 en Berlino |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • romanisto |
Hans (Johan) WEINHENGST [vajnhengst] (naskiĝis la 27-an de julio 1904 en Kuffern, Malsupra Aŭstrio; mortis en majo 1945 en Berlino) estis aŭstro-germana verkisto, kiu estis aktiva en SAT kaj en la laborista movado.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li naskiĝis la 27-an de junio 1904 en Kuffern. Esperantisto de 1920. Kunlaboris kun ALLE-estraro, kaj la loka grupo, gvidis kursojn. Estis sekretario de ISE. Verkis poemojn kaj rakontojn por la SAT-organoj 1928-32. De 1932 li kunlaboris al „La Socialisto". Li mortis en 1945.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Diversaj poemoj (originalaj kaj tradukitaj) en Nia teatro, SAT, 1931
- Tur-Strato 4, 1934, romano.
La germana traduko (Turmstraße 4) aperis 2017 en la eldonejo Edition Atelier. - Veturigisto
- Forrabita infanaĝo
- La fantoma kastelo
“En liaj poemoj la socialistaj pensoj estas vestitaj per poezia ĉarmo, en la rakontoj oni trovas bone pentritajn figurojn de la jungitaj sklavoj, kiuj ĝismorte tiras la jugon de la bienegoj kaj fabrikoj.“ EMBA.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Biografieto kun foto
- Recenzo pri Tur-Strato 4.