Saltu al enhavo

Maikäferbund

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maikäferbund (laŭvorte: Majskaraba ligo) estis verkista grupo kiu ekzistis inter somero 1840 kaj marto 1847. Ĝi fonditis en Bonn en la 29.6.1840 fare de Sebastian Longard, Andreas Simons kaj la pli posta geedzecparo Johanna kaj Gottfried Kinkel.

Celo de la kunvenoj literaturaj estis la ebligo de forumo al la anoj por publikigi skribitaĵojn kaj doni plue kadron hejmecan-gildosimilan. Okaze de la festotago de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo oni festis ĉiujare la fondotagon je kio venis ĉiuj membroj. En 1848 ĝi nuligitis oficiale mallonge antaŭ la eksplodo de la Revolucio.

La semajna organo Der Maikäfer: eine Zeitschrift für Nicht-Philister havis eldonon de po unu ekzemplero. Tiu ĉi publicitaĵo ŝanĝiĝis de kolekto de humuraĵoj (ekz. de satiroj kontraŭ la bonna filistraro) je grava gazeto siatempa.En 1847 Gottfried Kinkel eldonis krome jarlibron sub la titolo Vom Rhein. Je rekomendo de la pli malfrua zurika profesoro pri literaturo Hermann Behn-Eschenburg, kiu havis studoĉambron supre de gastejsalono de la plittersdorf-a Tiliogastejo, la renkontiĝoj ekokazis de 1842 en la menciita historia lokalo.[1]

Al la liganoj donitis 24 horoj da tempo por verki artikolojn. Ekzerco ŝatata ĉe la majskarabliganoj estis krome Rattenkönig ĉe kio la verkistoj estis vokitaj krei poeziaĵon laŭ ĉiam novaj finaj rimoj. En vintro 1842/43 fondis Willibald Beyschlag, Albrecht Wolters kaj Jacob Burckhardt en Berlino filion kun la nomo Filial-Mau.

En la jaro 1841 verkis Alexander Kaufmann la poemon Maikäfers Freierei, kiu baldaŭ poste iĝis himno liga sub la titolo Kleines Liedlein für die Maikäfer:[2]

Maikäferlein wollt freien gehn,
Maikäfer, flieg!
Goldkäfer sprach: „Ei, sei doch klug,
Bist ja noch lang nicht schmuck genug.“
Maikäfer flieg!
„Wie sollt ich denn noch schmucker sein?“
„Ei, wie man doch so fragen kann?
Schaff’ dir erst goldne Flügel an.“
Maikäferlein wollte freien gehn,
Hirschkäfer sprach: „Ei, sei doch klug,
Bist ja noch lang nicht schmuck genug.“
„Wie sollt ich denn noch schmucker sein?“
„So schaff’ dir doch ein Prachtgeweih,
Als ob dein Vater König sei!“
Maikäferlein wollt freien gehn,
Mistkäfer sprach: „Ei, sei doch klug,
Schaff’ erst dir guten Wohlgeruch!“
Maikäferlein flog weit und breit:
„Wo kauft man goldne Flügelein,
Wo Hirschgeweih, wo Düfte fein?“
Maikäferlein flog lang umher,
Und flog vergeblich manches Jahr
und ward nicht schöner, als es war.
Da hing es endlich trüb den Kopf
und sprach: „Ich arm Maikäferlein,
Jetzt bin ich alt und kriege kein’. –“
Die Moral:
Und was man lernt aus diesem Lied?
Maikäfer flieg!
Wer alt ist, kriegt kein Weiblein mehr,
Maikäfer flieg!

(la enklubaj moknomoj en krampoj)

Honoraj membroj

[redakti | redakti fonton]


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Carl A. Kellermann: Das Gretchen von Plittersdorf. Der Lindenwirtin Töchterlein. Karl Rohm Verlag, Lorch 1934, p.46–51.
  2. Traduko libera: La majskarabo volis iri je nuptado. La ora skarabo diris: Vi ankoraŭ ne estas sufiĉe bela! - Kiel mi plibeliĝu? - Akiru flugilajn orajn. Akiru kornaron (respondo poste de la kornara skarabo je la sama demando). Akiru pli bonan odoron (respondo de la rubaĵskarabo). - Sed de kie mi akiros tiaĵojn? --- Do la majskarabo vane serĉadis je la rekomenditaj aferoj kaj iĝis neniam pli bela ol antaŭe. Finfine ĝi ĉagreniĝis. --- La konkludo morala: Olduloj ne plu trovis fraŭlinon!

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Max Pahncke: Aus dem „Maikäfer“. In: Euphorion 19 (1912), p. 662–672.
  • Oskar Schultheiß: Gottfried Kinkels Jugendentwicklung und der Maikäferbund. In: Annalen des Historischen Vereins für den Niederrhein (insbesondere die alter Erzdiözese Köln) 113 (1928), p. 97–128.
  • Heinrich Schneider: Der Lübecker Ackermann – Ein vergessenes Poetenschicksal. Ĉe: Der Wagen 1932, S. 31–42.
  • Ulrike Brandt: Karl Simrocks „Bonner Idioticon und der Maikäferbund“. In: Rheinische Viertelsjahrsblätter 47 (1983), p. 343–346.
  • Ulrike Brandt-Schwarze (Hrsg.): Der Maikäfer: Zeitschrift für Nichtphilister. Röhrscheid, Bonn 1982 ss. (Reimpresite de Stadtarchiv Bonn).
  • Wolfgang Beyrodt: Die Freiheit ist ’ne Lüg. Ĉe: Bonner Geschichtsblätter 37 (1988), S. 129–138.
  • Ulrike Brandt-Schwarze: Maikäferbund [Bonn]. Ĉe: Wulf Wülfing, Karin Bruns, Rolf Parr (eld.): Handbuch literarisch-kultureller Vereine, Gruppen und Bünde 1825–1933. Metzler, Stuttgart/Weimar 1998 (Repertorien zur Deutschen Literaturgeschichte. Eldonis Paul Raabe, Bd. 18), p. 320–324.