Dora Diamant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dora Diamant
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1898 (1898-03-04)
en Pabianice
Morto 15-an de aŭgusto 1952 (1952-08-15) (54-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo East Ham (Marlow Road) Jewish Cemetery
Lingvoj anglagermanajido
Ŝtataneco Pollando
Familio
Amkunulo Franz Kafka
Okupo
Okupo aktoro • socia laboristo
vdr

Dora DIAMANT (Dwojra Diament, ankaŭ Dymant) (4a de Marto 1898 – 15a de Aŭgusto 1952) estas plej bone memorita kiel amantino de la ĉeĥa verkisto Franz Kafka kaj la persono kiu tenis kelkajn el liaj lastaj verkoj ĝis ili estis konfiskitaj de la Gestapo en 1933. Tiu reteno fariĝis kontraŭ la deziron de Kafka, kiu petis tuj antaŭ sia morto, ke ili estu detruitaj. Aliaj tekstoj pasis al amiko Max Brod.

Dum la inflacia jaro 1923 Kafka post aliaj malsukcesaj amrilatoj, konatiĝis en la baltmara kuracloko Graal-Müritz kun Dora Diamant. En septembro 1923 ili translokiĝis al Berlino kaj planis geedziĝon, kio malsukcesis unue pro la rezisto de la patro de Diamant kaj poste pro la sanstato de Kafka. Post kiam li retiriĝis en aprilo 1924 malsanege al privata malsanulejo en la vilaĝo Kierling apud Klosterneuburg, lin tie flegis ĝis lia morto la 3-an de junio 1924 la senrimeda Dora, kiu dependis de la materia subteno de la familio kaj konatularo de Kafka.[1]

Post la morto de Kafka, ŝi fariĝis aktorino, poste komunisto, fuĝis el Nazia Germanio al Sovetunio, sed poste ŝi suferis la grandan purigon de 1937 fare de Josif Stalin. Poste ŝi trovis viveblon en Britio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reiner Stach: Kafka. Die Jahre der Erkenntnis. Poŝlibra versio, Fischer, Frankfurto ĉe Mejno 2011, P. 601ks.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Diamant, K: Kafka's Last Love: The Mystery of Dora Diamant; Pub: Basic Books, 2003 ISBN 0-465-01550-6
  • Murray, N. Kafka; Pub: Yale University Press, 2004.
  • Kumpfmüller, Michael: The Glory of Life, Publ. Haus Publishing (unuafoje publikigita en 2011), 15a de Marto, 2015.