Sara Lee Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sara Lee Corporation
negoco • entrepreno vd
Dum 1939 - 2012
Jura formo Anonima societo
Sidejo Downers Grove
Lando Usono
Agokampo manĝaĵo
filiaj kompanioj Douwe Egberts vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Sara Lee Corporation estis usona kompanio kiu produktis kaj komercis konsumaĵojn havanta sidejon en Downers Grove, Ilinojso.[1][2] Ĝi funkciis en pli ol 40 landoj kaj vendis siajn produktojn en ĉirkaŭ 180 landoj. Ties internaciaj operacioj havis sidejon en Utreĥto, Nederlando. Kvankam jam ne plu funkcianta sendepende, en 2020, Sara Lee ankoraŭ aktive ekzistas kiel nuntempa varmarko sub la protekto de la entreprenaro Kohlberg, kio faras frostigitajn kukojn ktp., en sia nuntempaj instalaĵoj en Ilinojso, Usono.

Kvankam la kompanio datigas sian devenon el 1939, kiam Nathan Cummings akiris C. D. Kenny Company, distribuanto de sukero, kafo, kaj teo en Baltimore, Sara Lee Corporation estas fakte posteulo de nutrovendejo de Ĉikago nome Sprague, Warner & Company. Tiu entrepreno, kiu startis en la ĉikaga State Street, estis fondita dum la Usona Enlanda Milito fare de Albert A. Sprague kaj Ezra J. Warner.[3]

La 4-an de julio 2012, Sara Lee Corporation estis disigita en du kompanioj — unu por la nordamerikaj operacioj kiu estis renomita Hillshire Brands (dum Sara Lee plue estis uzata por bakaĵoj kaj aliaj delikataĵojn produktitajn kaj distribuitajn de Hillshire Brands), kaj la alia por internaciaj negocoj por trinkaĵoj kaj bakaĵoj nome D.E Master Blenders 1753.<

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Investor Contacts." Sara Lee Corporation. Alirita la 31an de Januaro, 2011. "Sara Lee Corporation Investor Relations Department 3500 Lacey Road Downers Grove, Illinois 60515-5424 ."
  2. "About Sara Lee." Sara Lee Corporation. Alirita la 31an de Januaro, 2011. "Based in Downers Grove, Ill.,[...]"
  3. "Consolidated Foods Corp." Electronic Encyclopedia of Chicago. Alirita la 1an de Majo, 2014.