Auguste-Marseille Barthélemy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguste-Marseille Barthélemy
Persona informo
Auguste Marseille Barthélemy
Naskiĝo 11-an de majo 1794 (1794-05-11)
en Marsejlo
Morto 23-an de aŭgusto 1867 (1867-08-23) (73-jaraĝa)
en Marsejlo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Auguste-Marseille BARTHELEMY (naskiĝinta en 1796 en Marsejlo, mortinta samloke la 23-an de aŭgusto 1867) estis franca poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukite en la jezuita kolegio de Juilly li atingis en 1822 kun la amiko Joseph Méry Parizon verkonte kun li plurajn satiraĵojn kontraŭ la dinastio de la Burbonoj. Ili furoris pro moko akrega kaj versaraj facileco kaj viveco. La kulto pri la eksa tirano napoleono Bonaparto kvazaŭ nature al tio asociiĝis kaj Barthélemy verkis la historian epopeon »Napoléon en Egypte« (1828), en kiu li malkaŝis la poetikajn aspektojn de tiu mira kampanjo egiptia. Por enmanigi la verkon persone al la duko de Reichstadt li iris al Vieno kie oni malpermesis al li renkonton personan. Barthélemy venĝante verkis tuj la poemon »Le fils de l'homme, ou souvenirs de Vienne« (1829), pro kio li punitis per tri monatoj da aresto.

Post la Julia Revolucio li ankoraŭ dum du jaroj kontinuigis la opozicion; li publikigis kun Méry la triumfokanton »L'Insurrection« (1830), verkon tre altkvalitan, kaj »La Dupinade, ou la révolution dupée« (1831). Post la foriro de Méry iĝi bibliotekisto en Marsejlo, aperis la barthélemy-a libro »Douze journées de la Révolution« (1832) por glorigi du gravajn tagojn de la Franca Revolucio. Sekve li fondis la semajngazeton satiran »Némésis« (de 1831: kolektoj libraj aperis en 1834 kaj 1878) kiu dum unu jaron atakaadis la registaron kaj iĝis tre populara. Sekve la ministraro decidis subaĉeti Barthélemy por ne plu esti kritikata. Tiun ĉi laboron do kontinuigis la samlandano Louis Bastide ĉe »Tisiphone«. La legantaro neniam forgesis tiun malkuraĝan retiriĝon kaj senfike li provis ekskuzon per la verko »Ma justification« (1832). La verkaron unue eldonis oni en 1833 en ses volumoj en Parizo kun la poemoj de Méry.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 405 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]