Rubokolektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rubokolekta vehiklo en Sakon Naĥon, Tajlando.

Rubokolektado estas parto de la procezo de rubmastrumado. Ĝi estas la transigo de solida rubo el la punkto de uzo al ties dispono en la punkto de traktado aŭ rubodeponejo. Rubokolektado inkludas ankaŭ la kolektadon de recikleblaj materialoj kio teknike ne estas rubo, kiel parto de la municipa aŭ komunuma ruboforiga programo. Tiukadre oni disponigas al la loĝantaro de specifaj kontentoroj speciale por la plej facila materialo seprebla, nome papero, vitro kaj plasto, kio rezultas en aparta kolektado en aparta vehiklo kaj okazo por ĉiuj el tiuj.

En ekonomie disvolviĝintaj landoj ĝenerale oni uzas tiujn specifajn kontentorojn aŭ reciklositelojn antaŭ la kolektado fare de la rubokolektisto uzanta rubokolektan vehiklon. En kelkaj lokoj oni uzas ankaŭ rubokolektajn barĝon, por ekzemplo en Venecio, Italio. Tamen, en multaj disvolviĝantaj landoj, kiel en Meksiko[1] kaj Egipto,[2] rubo estas lasita en siteloj kaj sakoj ĉe ŝoseo kaj ne estas forigita se la loĝantoj ne interagas kun la rubokolektistoj. En Meksikurbo la loĝantoj devas treni sian rubon al la rubokolekta vehiklo kiu faras oftajn haltojn en ĉiu kvartalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]