Antal Almási
Antal Almási | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Apfel Antal |
Naskiĝo | la 14-an de novembro 1873 en Galgóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 15-an de decembro 1941 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1896) |
Okupo | |
Okupo | juĝisto |
Antal Almási [almAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almási Antal estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Apfel ĝis 1883.
Antal Apfel[1] naskiĝis la 14-an de novembro 1873 en Galgóc (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Hlohovec en Slovakio), li mortis la 15-an de decembro 1941 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Almási devenis el juda familio. Li akiris advokatan-juĝistan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, sed li studis ankaŭ en universitatoj de a Berlino, Kilo, Lepsiko, Heidelberg kaj Strasburgo. Li estis subnotario en Újpest (1899-1901), subjuĝisto en Budapeŝto (1902-1908), juĝisto (1908-1917), ĉefjuĝisto (1917-1927), pli poste ĉefjuĝisto en la supera juĝejo. Intertempe li ankaŭ instruis en Scienca Universitato Ferenc József (1910–1918), en Scienca Universitato Ferenc József en Szeged (1926-1940), ekde 1927 en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li verkis valorajn jurajn librojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Ellenjogok (artikolo, 1900)
- A tilos cselekmény a magánjogban (libro, 1907)
- A dologi forgalom (studo, 1910)
- A háború hatása a magánjogra (1917)
- Ungarisches Privatrecht (1922–1923)
- A kötelmi jog kézikönyve (manlibro, 1926)
- A dologi jog kézikönyve 1-2 (manlibro 1928-1932)
- Családi jog I–IV. (kunaŭtoro, 1938–1940)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio