József Darányi
József Darányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1905 en Devecser |
Morto | 23-an de decembro 1990 (85-jaraĝa) en Veresegyház |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | shot putter (en) bestokuracisto |
József Darányi [jOĵef darAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Darányi József estis hungara bestokuracisto, atleto (globoĵetisto, diskoĵetisto), olimpiano. Lia familia nomvarianto estis Darany.
József Darányi[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1905 en Devecser, li mortis la 23-an de decembro 1990 en Veresegyház.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Darányi frekventis gimnaziojn en Tata (Hungario), poste en Pápa. Li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1928, poste li estis bestokuracisto en Veresegyház.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Li estis atleto en Pápa inter 1921-1923, poste en Budapeŝto. Li partoprenis en la Somera Olimpiko 1928, Somera Olimpiko 1932 kaj Somera Olimpiko 1936, inter 1925-1941. Li estis membro de la nacia teamo en 36 okazoj. Li tenis trifoje la mondan rekordon en dumana globoĵeto kaj dekfoje la hungaran rekordon.
Elektitaj sportaj rezultoj
[redakti | redakti fonton]- 7-a kaj 8-a lokoj en olimpikoj en globoĵetado
- Atletika Eŭropa Ĉampioneco 6-a loko en globoĵetado (1934)
- Universiado; 1930; bronzo; globoĵetado
- Universiado; 1930; bronzo; diskoĵetado
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az összehasonlító élet- és kórtan (1931)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- urba premio de Veresegyház portas la nomon Darányi József ekde 2005
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)