Burchard de Volder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burchard de Volder
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1643 (1643-07-26)
en Amsterdamo
Morto 21-an de marto 1709 (1709-03-21) (65-jaraĝa)
en Leiden
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Alma mater Universitato de LejdenoUniversitato Utrecht
Okupo
Okupo filozofo • matematikisto • fizikistoastronomo • universitata instruisto • verkisto
vdr

Burchard de VOLDER (26a de Julio 1643 – 21a de Marto 1709) estis nederlanda fizikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de Menonitoj en Amsterdamo. Li gradiĝis en filozofio en la Universitato de Utreĥto kun Johannes de Bruin en 1660. Li akiris Medicinan Doktorigon el la Universitato de Leiden ku Franciscus Sylvius en 1664.[1] Pro la klopodoj de Volder, oni establis laboratorion de fiziko en la Universitato de Leiden en 1675. Li kolektis mezurilojn ĉiatipajn kaj plenumis multajn demonstraciojn pri fiziko, partikulare tiujn kiuj ilustris la malkovrojn de Robert Boyle. Tiu laboratorio estis unika en sia epoko. Li estis fama ankaŭ kiel unu el la plej gravaj korespondantoj de Gottfried Leibniz pri filozofio.[2][3]

La laboro de Volder utilis al multaj studento, inter kiuj famis Herman Boerhaave.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burchard de Volder (1664). De Natura.
  2. Paul Lodge, "Leibniz's Close Encounter with Cartesiansim in the Correspondence with De Volder", en Leibniz and His Correspondents Cambridge University Press, 2004, (ISBN 0-521-83410-4), pp. 162-192.
  3. The Leibniz-De Volder Correspondence, New Haven: Yale University Press, 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]